Bicikla ekskurso en la kadro de la Beneluksa Kongreso
09:00 - 12:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Dimanĉ-matena bicikla ekskurso inter De Haan kaj Ostendo

Kunveno/Evento

La organizanto Eddy Van den Bosch faris en majo esploran bicikladon kaj veturis laŭ indikitaj nodoj kun numeroj 41 (en De Haan ĉe la Norda Maro) sekvante  6 - 78 - 96 - 64 - 5 - 
Inter la nodoj 64 kaj 5 ni faru etan paŭzon ĉe la kafejo de la kampadejo "Grasduinen".
Poste ni daŭrigu al 5 - 67 - 39 - 99 - 8 - 42 kaj tie ni vizitos "Fort Napoleon" , interesa loko rande de la urbo Ostendo (Oostende) 

Kaj revenvojo sekvante 92 - 56 - 6 ĝis la kongresejo en De Haan, Maria Hendrikalaan 5.

La tuta distanco estas 25 km.

Eblas vidi la itineron per la retejo https://www.fietsknooppunt.be/ se vi fokusas al la marbordaj lokoj iom norde de Ostendo.

Eblas prunti (ankaŭ elektran) biciklon en De Haan, proksime al la kongresejo. Se vi bezonos, bonvolu tuj post alveno informiĝi pri tio.

(Dum plia preparvizito la itinero estos eventuale iom adaptita)