BEMI-karavano al IJK 2026
Plursemajna biciklovojaĝo al la granda junulara kongreso

Alia

Biciklu en Esperanto-etoso ĝis la Internacia Junulara Kongreso en Tiana, Katalunujo.
La karavano taŭgas por biciklemaj homoj de ĉiu aĝo.
Vi ne bezonas esti aparte sportema, ĉar la tagaj etapoj estos ne longaj, nur po ĉ. 60-70 km, kaj ni havos po unu paŭzotagon semajne.
Eblas ankaŭ bicikli nur parte, aliĝante al la karavano survoje laŭ la itinero. Tiu kondukos nin el Duisburg tra Neuss, Euskirchen, Nettersheim, Bitburg, Trier, Schengen, Metz, Nancy, Épinal, Gray, Mâcon, Lyon, Valence, Montélimar, Avignon, La Grande-Motte, Sète, Narbonne, Le Perthus, Figueres, Girona kaj Montornès ĝis la celo en Tiana.
Informoj

bemi.tejo.org/ontaj-karavanoj
lars.duisburg(ĉe)gmx.de
Realschulstraße 12

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureLars Sözüer

Administranto