🖥 Biciklu por Esperanto
Biciklu por Esperanto

Alia

Biciklu por Esperanto

En la venontaj semajnoj ĉiuj povas subteni Esperanton per biciklado aŭ kurado. La ĉeĥa Esperanto-klubo E-Mental' denove partoprenas per teamo "Esperanto" en virtuala agado kies celo estas kolekti donacojn. La mono iros al centro "Paraple", kiu helpas al homoj kun paraplegio (sindromo kiu paralizas korpopartojn pro lezo de la mjelo).

Pasintjare la teamo "Esperanto" atingis la naŭan lokon, kaj per via subteno ni havos la ŝancon je eĉ pli bona rezulto.

Jen kiel fari:
1. Registriĝu laŭ la instrukcioj en https://www.e-mental.cz/archiv/17187 por unu el la elekteblaj 
    disciplinoj (krom biciklado kaj kurado estas kelkaj aliaj).
   Registriĝo jam eblas nun, kaj ĝis plej malfrue la 7-a de majo.
   Via registriĝo validos post pagado per kreditkarto de 300 ĉeĥaj kronoj (ĉ. 12 eŭroj) plus 
    libervola plia donaco.
2. Ekde la 1-a de majo, ĉiutage alŝutu viajn rezultojn per ekranbildo de iu ajn programo por registrado de distancoj. Rezultoj alŝutataj estu ne pli ol 3 tagojn malnovaj.

Skribu al bemi-estraro@tejo.org se vi havas iujn demandojn.

Finaj rezultoj estos anoncataj post la 29-a de majo.
Ĉu ni atingos eĉ pli bonan lokon ol la naŭan?

Kuru, biciklu, por Paraple kaj por Esperanto!
https://eventaservo.org/e/31cde5

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.e-mental.cz/archiv/17187
bemi-estraro(ĉe)tejo.org
tutmonde

Interesiĝantoj

4

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureJulia Noe


User profile picturePavol Petrik


User profile pictureKeményfi Imre

kaj pli...

Administranto