BEMI ekskurso: biciklado al asparago!
10:00 - 18:00
UTC
Elekti horzonon
Facila biciklado kaj komuna manĝado

Kunveno/Evento

 BEMI invitas al komuna biciklado inter la nordokcidenta angulo de Berlino kaj la urbeto Kremmen
(Jen la vojo: https://www.dropbox.com/scl/fi/g80rph6e43nl10147072c/Kremmen2025-53km.gpx?rlkey=libx37qydw54236yie279nibh&st=od2hpn8r&dl=0)

La ekskurso ĉifoje okazos dum festotago: je vendredo, la 1a de majo.

Ni renkontiĝos je la 10a horo ĉe S-Bahnhof Heiligensee (sube antaŭ la sola enirejo) kaj biciklos ĉirkaŭ 27 kilometrojn kune.  La itinero gvidas nin laŭ biciklaj vojoj kaj trankvilaj stratoj, do taŭgas por ĉiuj.  En Kremmen ni komune manĝos ĉe la asparagejo Spargelhof Kremmen (kunportu poŝmonon!).  Ankaŭ eblas nur trinki ion aŭ manĝi glaciaĵon tie.

 
20250502_150154.jpg 4,23 MB

Poste, ni biciklos reen laŭ la sama 27-kilometra vojo por sumo de ĉirkaŭ 53 kilometroj.  Se unu direkto sufiĉas por vi, eblas reveturi per regiona trajno (RE6 aŭ RB55), kiu venas dufoje hore ĝis vespero.  Ne forgesu bileton por via biciklo!

La evento okazos je ajna vetero.

Kunportu vian biciklon, monon por la manĝejo, bonan humoron, kaj viajn amikojn! 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

abeloabeloabelo(ĉe)gmail.com
S-Bahnhof Heiligensee

Interesiĝintoj

Administranto