Ĉi-jare ĝi okazos en la malgranda sed pitoreska antikva centro de Dunfermline, la iama ĉefurbo de Skotlando kaj, ĝis la unuiĝo kun Anglio, la plej ŝatata sidejo de la Reĝoj de Skotlando. Manuela kun rideto tranĉita.jpg354 kB
Ni ĝojas ke nia gastpreleganto estos Manuela Ronco, Italino nun loĝanta en Bratislava, kaj bone konata en Esperantujo kiel teamano de Bobelarto. Aldone al ŝiaj kontribuoj estos prelegetoj/kontribuoj de Hju Rid (Hugh Reid), Duncan Thomson, Peter Cleaves kaj aliaj.
Ni ekskursetos dimanĉe al la Naskiĝa Muzeo de Andrew Carnegie, mondfama riĉegulo kaj filantropo de la 19a kaj frua 20a jarcentoj.
Postkongrese je lundo ni vizitos piede la Mezepokan Abatejon de Dunfermline kaj la ruinojn de la Reĝa Palaco.
Nia kongreso estos, kvankam malgranda, amikeca kaj intima. Atentu, ke pro la malgrandeco, estas limo je la maksimuma nombro da partoprenantoj. Aliĝu baldaŭ! Necesas baldaŭ mendi loĝolokon en Dunfermline por partopreni nian kongreson. Jen sube ligiloj kiuj venigos vin al loĝlokoj. La unua traktas hotelojn, la dua apartamentojn kies kostoj estas duonaj se vi povus kundividi du-dormoĉambran apartamenton. Hoteloj en (aŭ apud) Dunfermline, Apartamentoj en Dunfermline.