Instrua kaj Trejna Seminario (22-a ĝis 24-a de februaro), ekskurso (25-a de februaro) kaj Kristana Seminario (26-a ĝis 27-a de februaro)
Internacia
UME (Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj) ofertas kunlabore kun KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) 5-tagan Esperanto-Seminarion en Antananarivo, la ĉefurbo de Malagasio. Ni kunvenos en kristana seminariejo situanta ĉe la rando de Antananarivo. Ni kore bonvenigas ankaŭ esperantistojn el aliaj landoj. De ili ni petas solidaran kotizon de ĉ. 200 €, kiu inkluzivas plenan pensionon, la programon kaj ekskurson. Dum malagasoj povas peti pliajn informojn de Ranja Zafinifotsy, alilandanoj povas turni sin al Ulrich Matthias (Ulrich.Matthias @ t-online.de). - La nunaj informoj estas ankoraŭ provizoraj.