Internacia kalendaro 2022

Nuna Internacia Kalendaro

JANUARO 2022

Poludnica 2022

6 - 9 januaro 2022 en Liptovský Ján
Supreniro dediĉita al memoro de Ján Vajs (*1953 - †2021)


🖥 Aŭstralia kaj Nov-Zelanda virtuala kongreso kaj somerkursaro 2022

7 - 13 januaro 2022 en Reta
La plej granda ĉiujara evento de la landaj asocioj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando, unuafoje hibrida


🖥 SK VERo = Slovaka Virtuala Esperanto-Renkontiĝo

merkredo, 26 januaro 2022 en Reta
Libera virtuala babilejo de esperantistoj (ĉefe de Slovakio)



FEBRUARO 2022

29-a Korusa Semajno ĉe Pireneoj

26 februaro - 5 marto 2022 en La Bastide sur l'Hers
Ĉiutage 5 horoj da komuna kantado sub gvido de Rineke HOENS el Kant-Grupo AKORDO


Mediteranea Esperanto Semajno 2022 (M.E.S.)

26 februaro - 5 marto 2022 en Les Issambres
Ĉu ankoraŭ frostas en via regiono ? Tuj venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj ! Vin atendas amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro...



MARTO 2022

PEKO en Tilff

3 - 6 marto 2022 en Tilff
Printempa Esperanto-Kunveno


SEMEO 2022: Ateliero Vikipedio

merkredo, 16 marto 2022 en Tuluzo
Prelego kaj trejnado pri Vikipedio ĉe Tuluzo, Francio


🖥 Bibliaj Tagoj 2022 Retaj

16 - 17 marto 2022 en Herzberg
Diskuti, preĝi, festi la kristanan kredon


🖥 [FR] Printempa Esperanto reta Festo 2022

sabato, 19 marto 2022 en Reta
La tradicia franca kultura kaj bunta rendevuo por esperantistoj


Esperanto Studosemajnfino

25 - 27 marto 2022 en Bornerbroek
Por komencantoj, komencintoj kaj progresantoj


Karesma Renkontiĝo {KoRo}

sabato, 26 marto 2022 en Zabrze
Karesma Renkontiĝo {KoRo} laŭ la spuroj de Patro Henriko Paruzel OMI, esperantisto


BEMI-karavano al kastelo Greziljono

26 marto - 1 aprilo 2022 en Lavardac
Plurtaga biciklovojaĝo


Fervojo kaj Daŭripova Moviĝeblo

31 marto - 5 aprilo 2022 en Baugé-en-Anjou
Projekto Verden kadre de Erasmus+ kaj E-kursoj de FFE (francaj fervojistoj)



APRILO 2022

Kunveno de fervojistoj

1 - 5 aprilo 2022 en Baugé-en-Anjou
Kadre de Erasmus+


22-a Israela Kongreso de Esperanto

7 - 9 aprilo 2022 en Jafo (Tel-Avivo)
Tri-tagoj kun israelaj kaj eksterlandaj samideanoj, ekskursoj matene, prelegoj posttagmeze, arta programo vespere


Mez-Anglia Semajnfino Esperantista

7 - 11 aprilo 2022 en Wellesbourne (CV35 9LH)
Kvartaga semajnfino por verŝajne inter 10 kaj 20 esperantistoj, dum kiu ĉefe estos uzata Esperanto.


La 7-a Internacia Esperanto-Lernejo en kastelo Bartošovice - Ĉeĥio

8 - 10 aprilo 2022 en Bartošovice
Nuligita pro la rusa agresio - Lernejo de Esperanto kun amuzaj programeroj en kastelo


IJF 2022

13 - 19 aprilo 2022 en Piani di Luzza
Ĉijare revenas unu el la plej gravaj kaj mojosaj junularaj esperantistaj kunvenoj en Eŭropo, la Internacia Junulara Festivalo!


Brita Kongreso 2022

22 - 24 aprilo 2022 en Conwy
Ĝojigas nin diskonigi, ke la Brita Kongreso revenos post tri-jara paŭzo en aprilo 2022!


GEJ-Semajnfino en Esperanto-Stacio Halbe

22 - 24 aprilo 2022 en Brandenburg
Bunta programo el trejnadoj, ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo kaj vespera distrumado


PRINTEMPaS : intensivaj kursoj kaj ekzamenoj 2022

22 - 30 aprilo 2022 en Baugé-en-Anjou
Kurso kun Przemek, Szabolcs, Christophe aŭ Marion


La 12-a BRES

dimanĉo, 24 aprilo 2022 en Reta
Brazila Renkontiĝo de Esperanto-Spiritistoj


🖥 Reta plurlingvula kunveno 🎉 Polyglot Gathering Online

28 aprilo - 1 majo 2022 en Reta
Kvartaga evento kun prelegoj, laborsesioj kaj sociumado por plurlingvuloj


[HEK] 80-a Hispana Esperanto-Kongreso

29 aprilo - 3 majo 2022 en Comillas
Kantabrio gastigos la 80an HEK en 2022



MAJO 2022

Ponta Festo 2022 en Frankfurteto

dimanĉo, 1 majo 2022 en Frankfurt (Oder)
Informstando pri Esperanto dum popola festo kaj sendeviga kunveno


Koruso Interkant kaj E-kurso

4 - 9 majo 2022 en Baugé-en-Anjou
ĥora renkonto de Interkant kaj Esperanto-kurso


73-a IFEF-kongreso

6 - 11 majo 2022 en Beroun
Jarkongreso de internacia fervojista esperanto federacio


🖥 10-a ILEI-Forumo pri Specifaĵoj de instruado de Esperanto laŭ diversaj lingvoj, kulturoj kaj regionoj

vendredo, 6 majo 2022 en Reta
Kun enkonduka prelego de prof. Ilona Koutny


Postkongreso de IFEF

12 - 16 majo 2022 en Pardubice
Okazos tuj post la jarkongreso de internacia fervojista esperanto federacio en Beroun


🖥 La 9-a Irana Esperanto-Kongreso

12 - 15 majo 2022 en Reta
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.


74a Kongreso de SAT-Amikaro

14 - 15 majo 2022 en Baugé-en-Anjou
Jarkongreso


Antaŭkongreso de la Germana Esperanto-Kongreso (GEK)

21 - 26 majo 2022 en Herzberg am Harz
Vizito de la Esperanto-urbo Herzberg kaj ĝia ĉirkaŭaĵo


Muzika semajnfino en Les Brenets: ŝubertiadoj

21 - 22 majo 2022 en Les Brenets
Du tagoj kun daŭraj koncertoj kaj provludoj publikaj, en diversaj lingvoj.


🖥 32-a Ŝtata Esperanto-Renkontiĝo de Rio-de-Ĵanejro

sabato, 21 majo 2022 en Reta
Regiona unutaga evento okazas rete


61-a BARO 2022

25 - 29 majo 2022 en Hameln
Plilongigata semajnfino sen fiksita programo, por amuziĝi; kunportu viajn infanojn.


Kongreso de Espéranto France

26 - 29 majo 2022 en Trélissac
Jara landa kongreso


Naturista semajnfino en Genezo

26 - 29 majo 2022 en Méjannes-le-Clap
Ni uzas la oportunecon de la naturista evento por alkroĉigi Esperantan parton.


117a Skota Kongreso

27 - 29 majo 2022 en Dunfermline
Kun gastparolanto Agneau Belanyek el Bazilo


Tria Skandinava Kongreso

27 - 30 majo 2022 en Oslo kaj Kopenhago
Kunveturu inter Kopenhago kaj Oslo en ŝipa kongreso



JUNIO 2022

Plurlingvula kunveno 🎉 Polyglot Gathering

1 - 6 junio 2022 en Teresin
Kvartaga evento kun prelegoj, laborsesioj kaj sociumado por plurlingvuloj


39-a Kataluna Kongreso

3 - 6 junio 2022 en Castelldefels
Temo: Biodiverseco


Germana Esperanto-Kongreso 2022

3 - 6 junio 2022 en Oldenburg
Kunlabore kun Esperanto Nederland. Temo: daŭripovo


33-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo

3 - 5 junio 2022 en Kraków
Tradicia aranĝo de krakova esperantistaro en la iama reĝa ĉefurbo de Pollando. Kun abundaj prelega kaj arta programo + ekskurso dimanĉe.


Kreema Esperanto KurSO (KEKSO) en Oldenburg

3 - 6 junio 2022 en Oldenburg (Oldb), Niedersachsen
aranĝo taŭga por komencantoj kaj malferma al ĉiuj membroj kaj simpatiantoj de GEJ


2-a Ĉemara Esperantista Amuza Feriado

9 - 20 junio 2022 en Niechorze
Internacia ĉemara amuza feriado de esperantistoj kun dancoj kaj kantoj


44-a Ĉebalta Esperantista Printempo

10 - 22 junio 2022 en Mielno
Internacia ĉemara ripoza feriado de esperantistoj en ĉarma ripozloko inter marbordo kaj lago


La Kvara BEMI-semajno

11 - 19 junio 2022 en Bazel
BEMI invitas ĉiujn ŝatantojn de biciklado al evento kun biciklaj ekskursoj taŭgaj por ĉiu nivelo.


16-a E-mentala pikniko

sabato, 18 junio 2022 en Ratboř
Promenado tra naturo, pikniko, kafumado


Somerkurso

20 - 23 junio 2022 en Göteborg
Intensa kurso en niveloj komencantoj, progresantoj, konversacio.


39-a Pola Esperanto-Kongreso

23 - 26 junio 2022 en Łódź
Kutima landa kongreso kiu okazos ĉi-jare en urbo Łódź en centro de Pollando. PEA kore invitas eksterlandajn gastojn


Roskilde Festivalo 2022

25 junio - 3 julio 2022 en Roskilde
Festu kaj volontulu kun Esperanto-teamo en granda publika festivalo


Kultura Tago en Woudrichem

sabato, 25 junio 2022 en Woudrichem
Woudrichem estas malgranda fortikaĵo en Nordbrabanto ĉe la rivero Merwede.


Esperanta pikniko sur limo

25 - 26 junio 2022 en Strasbourg
Pikniko de francaj kaj germanaj samideanoj.



JULIO 2022

Tria Verda Naturisma Semajno en Greziljono

4 - 8 julio 2022 en Baugé-en-Anjou
La Verda Naturisma Semajno estas naturisma evento inkluzivanta kursojn kaj amuzoj en unu el la ĉefaj Esperantistaj lokoj en Francio.


Baltiaj Esperanto-Tagoj BET-56

9 - 17 julio 2022 en Klaipėda
Tradicia Baltia EO-renkontiĝo


Maratona E-kurso kaj IEK-prelegoj

11 - 21 julio 2022 en Baugé-en-Anjou
6-a Maratona Esperanto-kurso kaj 34-a Konferenco IEK post OSIEK


22-a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso (IMEK)

13 - 17 julio 2022 en Hódmezővásárhely
Ĉeftemoj de la kongreso estis „Novaj eblecoj de la diagnozado kaj kuracado de civilizaciaj malsanoj“ kaj „La metodo de d-ro Masayuki Saionji – historio, rezultoj kaj estonteco“


Kristana Kongreso / 71-a kongreso de KELI

16 - 23 julio 2022 en Domaszék
Gaja kaj enhavriĉa kristana kunveno de esperantistoj


Fieru! 2022

20 - 24 julio 2022 en Halbe
La GLATa Esperanto-Renkontiĝo


REF - Renkontiĝo de Esperanto-Familioj

21 - 31 julio 2022 en Ispánk
REF estas tradicia aranĝo por familioj kun infanoj, kiuj uzas Esperanton kiel hejman lingvon.


Interkultura Julirendevuo

23 - 27 julio 2022 en Jelenia Góra
Multeventa julia renkontiĝo por esperantistoj kaj amikoj de Esperanto


🖥 55-a ILEI-kongreso: 3-a Virtuala Esperanto-Kongreso de ILEI (VEKI-3)

23 - 30 julio 2022 en Reta
Por instruistoj, kursgvidantoj kaj interesiĝantoj


🖥 95-a SAT-kongreso

29 julio - 1 aŭgusto 2022 en Reta
Jarkongreso tradicia


Somera Esperanto-Perfektigo (unua semajno)

29 julio - 6 aŭgusto 2022 en Herzberg am Harz
Lingvokursoj por komencintoj kaj konversaciemuloj, perfektiĝemuloj,



AŬGUSTO 2022

107-a Universala Kongreso

6 - 13 aŭgusto 2022 en Montrealo
Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj


50a IIK

6 - 13 aŭgusto 2022 en Montrealo
Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto


INOE en la Movada Foiro - 107-a UK

sabato, 6 aŭgusto 2022 en Montreal
INOE partoprenos en la Movada Foiro dum la UK en Montrealo.


Somera Esperanto-Perfektigo (dua semajno)

7 - 14 aŭgusto 2022 en Herzberg am Harz
Lingvokursoj por komencintoj kaj konversaciemuloj, perfektiĝemuloj.


Kultura Esperanto-Festivalo

9 - 15 aŭgusto 2022 en La Chaux-de-Fonds
Teatro, muziko, literaturo, atelieroj, danco, jogo, masaĝoj, ekskursoj kaj multe pli!


Tendumado 2022

11 - 20 aŭgusto 2022 en Moustier-sur-Sambre
La tendumado estas la ĉefa evento de la Verdaj Skoltoj


BEMI-karavano al IJK 2022 en Roerdomp

13 - 20 aŭgusto 2022 en Süsel
Plurtaga biciklovojaĝo


🖥 RETO: Reta Esperanta Tutmonda Okazo

13 - 14 aŭgusto 2022 en Reta
Reta kunveno por homoj kiuj ne povas ĉeesti la UK-on


🖥 Virtuala kongreso de IKUE (katolikaj esperantistoj)

14 - 21 aŭgusto 2022 en Reta
Virtuala kongreso de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista


Festa Semajno por infanoj kaj familioj

16 - 25 aŭgusto 2022 en Baugé-en-Anjou
12-a Festa Semajno por infanoj kaj familioj


89-a Itala Kongreso de Esperanto

20 - 27 aŭgusto 2022 en Brescia
Temo: Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemelurbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo


Staĝo en Metabief

20 - 27 aŭgusto 2022 en Metabief
Restado kun matenaj kursoj de Esperanto en Métabief situas en franca Ĵuraso, svisa limo. Krome, vi povos viziti la regionon, promeni, bicikli... Okazos ankaŭ koncertoj, prelegoj, ludoj...


78-a Internacia Junulara Kongreso, IJK

20 - 27 aŭgusto 2022 en Westelbeers
La plej grava renkontiĝo por junaj esperantistoj


Somera Renkontiĝo (SOREN) 2022

27 - 28 aŭgusto 2022 en Lung Van, Hoa Binh
Jara renkontiĝo de la vjetnama Esperantojunularo


Esperanta pikniko sur limo

sabato, 27 aŭgusto 2022 en Strasbourg-Kehl
Pikniko de francaj kaj germanaj samideanoj.


Vikimediaj projektoj kaj Esperanto

29 aŭgusto - 2 septembro 2022 en Bouresse
Malkovrateliero pri la vikimediaj projektoj kaj Esperanto. Kiel kontribui ? Kiuj estas la sekvendaj reguloj? Labortemo : vizitindaj lokoj ĉirkaŭ Bureso, monumentoj, historio, homoj ligitaj al la regiono, ktp.


Praktikado de la lingvo plurnivela

29 aŭgusto - 2 septembro 2022 en Bouresse
La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.



SEPTEMBRO 2022

55-a Internacia Esperanto-Feriado

2 - 10 septembro 2022 en Lądek-Zdrój
Tradicia esperantista feriado kiu okazas en montaraj kuraclokoj de suda Pollando. La aranĝo unuan fojon kaj poste dum longaj jaroj okazis en Międzygórze.


17-a E-mentala pikniko

sabato, 3 septembro 2022 en Děčín
Promenado tra naturo, pikniko, kafumado


10-a Esperanto sur la strando

8 - 11 septembro 2022 en Sopot, Gdańsk
Ĉiujara 3 (4)-taga aranĝo ĉe la Balta Maro


Gaja semajnfino

9 - 11 septembro 2022 en Sonnenbühl Erpfingen
BAVELO kaj Espéranto France-Est invitas


LingvaFest´

10 - 11 septembro 2022 en Halbe
Lingva Festivalo en Halbe


Kongreso de Ĉeĥa Esperanta-Asocio

16 - 18 septembro 2022 en Pardubice
Ni preparas en urbo de mielkuko Kongreson de Ĉeĥa Esperanta-Asocio.


2-a GEJ-Semajnfino

16 - 18 septembro 2022 en Braunschweig
2. DEJ-Wochenende


Semajnfina intensa kurso

16 - 18 septembro 2022 en Herzberg am Harz
En la Esperanto-urbo


Restado en naturista centro en Sérignan Plage Nature

17 - 24 septembro 2022 en Sérignan
INOE organizas esperantan restadon en belega kaj sunplena naturista centro Le Sérignan Plage Nature, en suda Francio.


🖥 2-a VERSo | Virtuala Esperanto-Instruista Renkontiĝo de Sudameriko

sabato, 17 septembro 2022 en Reta
Reta regiona evento pri esperanto-instruado


Mez-Anglia Semajnfino Esperantista

22 - 26 septembro 2022 en Wellesbourne (CV35 9LH)
Kvartaga semajnfino por verŝajne inter 10 kaj 20 esperantistoj, dum kiu ĉefe estos uzata Esperanto.


Arkones

23 - 25 septembro 2022 en Poznań
ARtaj KONfrontoj en ESperanto, sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo


🖥 La 109a Japana Esperanto-Kongreso

23 - 25 septembro 2022 en Hachioji, Tokio
Hibride (rete kaj surloke)! Kotizo por partopreno de ekster Japanio: Rete: senpage, ĉeeste: 2,000 enoj, necesas aliĝi ĝis la 10a de septembro!!


Beneluksa Kongreso - Koruso-pacevento

23 - 25 septembro 2022 en Ieper
Kongreso kiu koincidas kun internacia Koruso-pacfestivalo


🖥 NOREK 2022

sabato, 24 septembro 2022 en Reta
Norda Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco


Pedagogiaj Tagoj (Torpedo)

30 septembro - 3 oktobro 2022 en Herzberg am Harz
Seminario, klerigprogramo kun prelegoj pri lingvoinstruado, metodiko, Esperanto-kulturo, lingva politiko, ktp.


21a KoKoLoRES - Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina

30 septembro - 4 oktobro 2022 en Schwerte
Ludoj, ekskursoj, babilado en la Ruhr-regiono



OKTOBRO 2022

1a NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (NAKSE22)

3 - 9 oktobro 2022 en Rosas (Costa Brava)
La unua NAKSE disvolviĝos en urbeto ĉe la plej fama marbordo de Katalunio.


Preĝtagoj

7 - 9 oktobro 2022 en Wrocław
Sabate: ekskurso al Lubliniec. Dimanĉe: sankta meso en Esperanto


🖥 62-a Argentina Kongreso de Esperanto (AKE)

7 - 10 oktobro 2022 en Bonaero
Landa kongreso de argentinaj esperantistoj


Ludoviko

7 - 9 oktobro 2022 en Hannover
LUDadO kaj Via Individua KreemO


PEJ-semajnfino

7 - 9 oktobro 2022 en Lublin
Semajnfina evento por esperantistoj, ne nur junaj, ne nur polaj. Organizata de Pola Esperanto-Junularo.


Lernu kaj Lernu plu

8 - 9 oktobro 2022 en Staffordshire
Esperantokurso por komencantoj kaj progresantoj


Aŭtuna staĝo en la Pireneoj

8 - 9 oktobro 2022 en Arrout
2 tagoj en belega gastejo, por esperantumi aŭ lerni la lingvon


REVELO-tago

sabato, 8 oktobro 2022 en Moers
Kunveno de la landa ligo kaj gastoj


10-a Esperantista Migrado Aŭtuna 2022

9 - 14 oktobro 2022 en Detmold
Dum tiu EMA ni migrados en amika rondo de esperantistoj, en kaj apud la Teŭtoburga Arbaro - mezalta montaro kun belaj rigardoj, apudaj vastaj ondaj ebenaĵoj.


Esperanto Studosemajnfino

14 - 16 oktobro 2022 en Bornerbroek
Por komencantoj, komencintoj kaj progresantoj


Videoluda semajnfino Ludo 2022 ☆ Videogame weekend at the Esperanto-Stacio

14 - 16 oktobro 2022 en Halbe
Ne-Esperanta evento, sed duono el la aliĝintoj parolas Esperanton!


Turisma Tago de Esperanto Normandio

sabato, 15 oktobro 2022 en Dives-sur-Mer
Bela tago en perspektivo!


Pikniko kaj vizito al Paray le Monial

sabato, 15 oktobro 2022 en Vitry en Charollais
Vi malkovros novajn ludojn en Esperanto


Studsabato de CDELI

sabato, 15 oktobro 2022 en La Chaux-de-Fonds
Malkovro kaj studo de Esperanto


Pieda kaj bicikla promenado kun BEMI

17 - 24 oktobro 2022 en Baugé-en-Anjou
Travoji arbaron aŭskulte al la naturo, surprizi kapreolon surpade, trairi valetojn, laŭiri riverojn, admiri panoramojn al la kamparo anĵua, alsupri montetojn


Tagoj de laboremaj volontuloj

17 oktobro - 3 novembro 2022 en Baugé-en-Anjou
Por purigi kaj ripari la basenon


Ĥora (Korusa) kantado

18 - 23 oktobro 2022 en Baugé-en-Anjou
La ĥoro Interkant daŭrigas siajn kantostaĝoj


30-a KEKSO

21 - 23 oktobro 2022 en Kirkel
GEJ kaj JEFO invitas vin elkore al la 30-a Kreema Esperanto-Kurso


Esperanto-Renkontiĝo en Zagórnik

21 - 23 oktobro 2022 en Zagórnik
Bonvenon al la pola vilaĝo Zagórnik


🐀RB_Hameln: 🎼19-a Rata Rendevuo en Hameln kaj Hessisch Oldendorf, 🎸koncerto de Kaŝi kaj jOmO, ...

22 - 23 oktobro 2022 en Hameln
... 🚗vizito de VW-aŭtomuzeo, ⛪urba ĉiĉeronado, 🗝️Escape-Room, 🚉prelegoj pri BET, Itala Kongreso, krimromano: Liebe, Tod und Esperanto, ...


FAME-premio al Nataŝa kaj Ĵomart ☆ 17. Aalener Esperanto-Kulturpreis-Verleihung an Nataŝa und Ĵomart

sabato, 22 oktobro 2022 en Aalen
Aalen denove invitas al la festo de la FAME-kulturpremio // Aalen lädt wieder ein zur Verleihung des FAME-Kulturpreises der Stadt Aalen


11-a Aŭtune

24 oktobro - 3 novembro 2022 en Baugé-en-Anjou
la Esperanto-ferioj kun Anna Löwenstein kaj Murat Özdizdar


Tutlanda kongreso

28 - 30 oktobro 2022 en Gherla
Aliĝu antaŭ la 10-a de oktobro!


10-a KlaĉKunveno PostSomera, KKPS

28 - 30 oktobro 2022 en Delft
Tri tagoj, junuloj el multaj landoj, ĉio en Esperanto. Amuziĝu kun ni en ekskursoj, koncerto aŭ trinkejo. Ĝis revido en KKPS!


🖥 AMO 94 - Kolektado kaj arkivado de Esperantaĵoj

28 - 29 oktobro 2022 en Triesto
Enkadre de AMO-Seminarioj aŭtunaj kaj kun partopreno de AMO-Komisionano Marija Belošević - Kroatio.


Staĝo pri astronomio

31 oktobro - 4 novembro 2022 en Bouresse
Kun Patrick Lagrange


16a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado

31 oktobro - 3 novembro 2022 en Daegu
Tradicia Internacia Meditado en Esperanto, kiun organizas Esperantista Asocio de Ŭonbulismo



NOVEMBRO 2022

10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto

3 - 6 novembro 2022 en Busan
Temo: Novan vojon por la Esperanto-movado post kronvirusa krizo


Internacia naĝkonkurso en Belgrado

4 - 6 novembro 2022 en Belgrado
INOE partoprenos la internacian naĝkonkurson samnivele ol grandal nacioj: Francio, Hispanio, Svislando, ktp!


Kunvenoj de la landaj ligoj de GEA

5 - 6 novembro 2022 en Herzberg am Harz
En la Esperanto-urbo


Lovena Studotago

sabato, 5 novembro 2022 en Leuven
Instruado pri gramatikaĵoj, paroligaj rondoj kaj Pecha Kucha!


🖥 IKIKO 2022

8 - 12 novembro 2022 en Reta
Internacia Kongreso pri Interkultura Komunikado


Semajnfina intensa kurso

11 - 13 novembro 2022 en Herzberg am Harz
En la Esperanto-urbo


La 120a datreveno de la Praga Esperanto-klubo

11 - 13 novembro 2022 en Prago
Solena evento de la Esperantista klubo en Prago okaze de datreveno de la fondiĝo de la klubo.


56-a BKE/40-a BEJK/14-a EKŜSP

12 - 15 novembro 2022 en Ribeirão Preto
La plej granda esperanta evento de Brazilo, denove al la fizika mondo.


GIL 2022 - kunveno de interlingvistoj

18 - 20 novembro 2022 en Berlino
La laborlingvo de la kunveno estas la germana


II. Es-Fest en Szeged

18 - 20 novembro 2022 en Szeged
Semajnfina renkontiĝo en la urbo Szeged (sudo de Hungario)


🖥 Retoso 2022

24 - 27 novembro 2022 en Reta
Amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto.


🖥 3-a Virtuala Kongreso de UEA (VK3)

24 - 27 novembro 2022 en Reta
Kun riĉa scienca kaj faka programo


🖥 Tutmonda KER-ekzamentago

sabato, 26 novembro 2022 en Reta
Organizita de Edukado.net


Sabata aranĝo en Kuba Esperanto-Asocio

sabato, 26 novembro 2022 en Havano
Tradicia sabata aranĝo ĉe la nacia sidejo de Kuba Esperanto-Asocio



DECEMBRO 2022

Esperanto-festo

dimanĉo, 4 decembro 2022 en Toulouse
Esperanto-festo 2022 – 30a jariĝo de Esperanto-Kultur-Centro


Seminario por turismaj gvidistoj

7 - 10 decembro 2022 en Torino
Vi lernos kiel gvidi Esperanto-turistgrupojn, prepare al la UK


Esperantago ĉe Bulonjo

9 - 10 decembro 2022 en Bologna
Bonega okazo por ekkoni Esperanton kaj ĝiajn parolantojn


🖥 23-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

9 - 11 decembro 2022 en Bjalistoko
Ĉiujara semajnfina naskiĝfesto de LLZ en Bjalistoko


Zamenhof-Tagoj-2022

10 - 11 decembro 2022 en Kaunas
Kaj 57-a kongreso de Litova Esperanto-Asocio


Bunta Esperanta Tago

sabato, 10 decembro 2022 en Thionville
Por praktiki Esperanton, prelegi pri diversaj temoj


8-a Granda lokŝumado en Bratislavo

10 - 11 decembro 2022 en Bratislava
Antaŭkristnaska kunveno


Trejnado pri redaktado kaj tradukado de Vikipedio

11 - 12 decembro 2022 en Bjalistoko
La trejnado okazos tuj post Bjalistokaj Zamenhofaj tagoj. Vi povos veni iom pli frue por ĝui ankaŭ la aranĝon kaj la urbon.


🖥 Zamenhofa Vespero/Landa Kunveno

lundo, 12 decembro 2022 en Tel-Aviv
Hibrida programo: en la sidejo de ELI en Alon-turo en Tel-Avivo kaj per Zoom


32. Verdaj Amikaj Tagoj

16 - 17 decembro 2022 en Senta
Tradicia renkontiĝo Verdaj Amikaj Tagoj, kies ĉi-jara ĉeftemo estas la vivo kaj laboro de D-ro Bela Buranj (kuracisto, epidemiologo, etnologo, sociologo el Senta).


Zamenhof-festo en Nová Dubnica (SK)

16 - 18 decembro 2022 en Nová Dubnica
Ni festu la 135-jariĝon de Esperanto kune!


GEA-klerigsemajnfino

16 - 18 decembro 2022 en Herzberg am Harz
Studsesio por perfektiĝemuloj


Tutbelga Zamenhoffesto

sabato, 17 decembro 2022 en Oostende
Ĉiuj belgaj Esperantokluboj kune festos la tradician Zamenhoffeston en Ostendo


7-a Antaŭkristnaska kolbasumado en Saksio

sabato, 17 decembro 2022 en Bautzen
Atntaŭkristnaska kunveno kun amikoj en Bautzen


Zamenhoffesto kaj librofesto

sabato, 17 decembro 2022 en Berlino
Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado


14-a SUMIRE - Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto - 2022

dimanĉo, 18 decembro 2022 en Pouso Alegre
Partoprenu de nia unua regiona renkontiĝo postpandemia! 14-a SUMIRE Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto atendas vin! Ĝi okazos je la 18-a de Decembro de la 9-a matene ĝis la 5-a vespere en Poŭzalegro.


🖥 La 40-a Komuna Seminario

21 - 22 decembro 2022 en Reta
La 40-a Komuna Seminario inter ĉina, japana, korea kaj vjetnama junularoj


8-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)

26 - 30 decembro 2022 en Thiès
Ĉiu-trijara renkontiĝo en Afriko por kontinentaj kaj alikontinentaj e-istoj


19-a Novjara Renkontiĝo 2022/2023

27 decembro 2022 - 3 januaro 2023 en Wiesbaden
Internacia unusemajna renkontiĝo por plenkreskuloj, junuloj kaj infanoj, kun multfaceta programo


Luminesk' 2022/23

28 decembro 2022 - 3 januaro 2023 en Heilbronn
Internacia silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio


13-a Junulara Esperanto-Semajno (JES)

28 decembro 2022 - 4 januaro 2023 en Oranienburg
Granda novjara junulara Esperanto-aranĝo