Ĉijare revenas unu el la plej gravaj kaj mojosaj junularaj esperantistaj kunvenoj en Eŭropo, la Internacia Junulara Festivalo!

InternaciaLoka

Post du jaroj da neevitebla paŭzo, finfine revenas unu el la plej gravaj kaj mojosaj junularaj esperantistaj kunvenoj en Eŭropo, la Internacia Junulara Festivalo (IJF), organizita de la Itala Esperantista Junularo (IEJ).

Ĉi-jare la Festivalo vin portos al malkovro de itala regiono rande je landa kaj lingva limo: Friulo-Venecio Julia. Regiono tre alloga por sportaj kaj promenemaj personoj, por bongustuloj kaj kulturŝatantoj, tutcerte proponos al vi nekredeblan restadon.

Dum la pasksemajno, de la 13-a ĝis la 19-a de Aprilo 2022, ni kuntravivos sep tagojn en mojosa, komforta, varma, sportema kaj gastema konstruaĵo, en la vilaĝeto Piani di Luzza (Forni Avoltri, Udine).

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉