Aŭstralia Esperanto-Asocio
La Aŭstralia Esperanto-Asocio estis fondita en oktobro 1911, dum la unua aŭstralia kongreso. La oficiala organo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio – kaj ankaŭ por la Novzelanda Esperanto-Asocio – estas Esperanto sub la Suda Kruco (ESK). Ĝi plenas de informoj pri lokaj esperantaj eventoj, la plej lastaj libraj recenzoj, interretaj sugestoj, ŝercoj, konkursoj, klarigoj por komencantoj, kaj multaj aliaj utilaj kaj interesaj novaĵoj.

La Aŭstralia Esperanto-Asocio celas:

  • disvastigi la uzadon de Esperanto
  • pliigi fortan senton de solidareco inter siaj membroj
  • disvolvi en siaj membroj komprenon kaj estimon por homoj de aliaj landoj kaj kulturoj
  • helpi kunlaboron inter Esperanto-organizoj
  • organizi tutlandajn kongresojn, kaj aliajn konferencojn, kursojn kaj renkontiĝojn

aea.esperanto.org.au
info(ĉe)esperanto.org.au
GPO Box 2122 Melbourne VIC 3001, Melbourne, AU

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureJonathan Cooper


Kunadministranto(j)

User profile pictureSandor Horvath