🖥 Muzikaj sekretoj de Francesco FRANCESCHINI
17:00 - 18:00
Aŭstralio/Sidnejo
Elekti horzonon
Parto de ĉiumonata prelegserio: Prelegoj pri interesaj kaj gravaj temoj per Zoom

Kunveno/Evento

Muzikaj sekretoj – Francesco FRANCESCHINI (Italio)
Aŭskultado kaj simpla analizo de tri-minuta partituro verkita antaŭ du jarcentoj donas inspiron por malkovri kiel muziko, supervenkante kulturajn kaj naciajn barilojn, kapablas emocii homojn kaj tuŝi ĉies sentojn. Per facila universala lingvo Esperanto, ni komprenos kelkajn sekretojn de la alia universala lingvo, muziko, kaj ekkonscios pri ties efikeco kiel rimedo por la monda interkompreniĝo.
Francesco estas itala publicisto pri teknikaj kaj sportaj fakoj, aŭtoro de popularigaj instruaj verkoj pri programado, muzikamanto kun kvinjara vizitado de muzika konservatorio kaj, laŭ la ekzemplo de kara majstro Renato Corsetti, disvastiganto de la bona lingvo en aziaj landoj, precipe Ĉinio.

Aliĝu per Zoom
https://us02web.zoom.us/j/84876821595?pwd=MWVxRTJUcnpYd3ZkeFlRaDhPTllwUT09

[Foto: Francesco FRANCESCHINI]
Francesco FRANCESCHINI-250h.jpg 8,14 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.org.au/eo/prelegserio-z...
prezidanto(ĉe)esperanto.org.au

Interesiĝintoj

Administranto