Moisés Herrera (Kolombio) Kolombia programisto, muzik-amanto kaj pasiulo pri matematiko, Moisés estas kunlaboranto en la Kolombia Esperanto-Ligo kaj kunorganizanto kaj kuninstruanto de la ĉiujaraj internaciaj Kursoj de Esperanto por Hispanparolantoj. Li nuntempe laboras ankaŭ pri diversaj Esperantaj projektoj kaj en la Aŭstralia Esperanta firmao Orelo Software.
Joanne Cho (Aŭstralio) Joanne diplomiĝis pri komputiko, internacia rilato kaj edukado. Ŝi estas Korea-Aŭstralia esperantisto, kiu pasie laboras pri Esperanto, medio kaj farmbienado dum tri jardekoj. Kun scivolemo, entuziasmo kaj malferma sinteno pri vivo kaj homoj, ŝi antaŭĝojas kreski kune kun siaj studentoj per Esperanto.