🖥 Horo kun Bruna Ŝtono – Mikaelo BRONŜTEJN
17:00 - 18:00
Aŭstralio/Sidnejo
Elekti horzonon
Prelegoj pri interesaj kaj gravaj temoj per Zoom

Kunveno/Evento

Horo kun Bruna Ŝtono – Mikaelo BRONŜTEJN (Rusio)
Mikaelo Bronŝtejn, pseŭdonimo Bruna Ŝtono, verkas en la rusa kaj en Esperanto dum 60 jaroj. En Rusio kaj en aliaj landoj aperis ĉirkaŭ cent liaj libroj – romanoj, noveloj, poemaroj, eseoj ktp. La romano Mi stelojn jungis al revado iĝis laŭreato de la Akademio de Esperanto. Krome, li verkas kaj tradukas kantojn, prezentitajn en multaj UK-oj kaj aliaj amasaj esperantistaj aranĝoj, ankaŭ en 6 KD-oj. Dum la prezentado vi aŭdos kelkajn poemojn de Mikaelo, atentokaptan noveleton kaj unu aŭ du kantojn.

[Foto: Mikaelo BRONŜTEJN]

Mikaelo-BRONSHTEJN-250h.jpg 7,31 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉