117a Skota Kongreso
Kun gastparolanto Agneau Belanyek el Bazilo

Internacia

 Kun abatejo de la 12a jarcento kaj la tombo de Robert the Bruce, la ĉefurbo de Skotlando de la mezo de la 11a jarcento ĝis 1437 estas taŭga urbo por nia kongreso. Ĉirkaŭata de la pejzaĝo de graflando Fife kun frapaj panoramoj super la rivero Forth, Dunfermline ankaŭ fieras pro sia proksimeco al la pitoreskaj marbordaj fiŝistaj vilaĝoj de la “East Neuk” de Fife. La urbo ankaŭ fieras pri la bandoj Nazareth kaj Skids, kiuj formiĝis en Dunfermline, la kantistoj/muzikistoj Ian Anderson, kaj Barbara Dikson, kaj la verkisto Ian Banks (konita kiel Ian M. Banks en rilato al siaj sciencfikciaj verkoj) ĉiuj naskitaj en Dunfermline.

La 117a skota kongreso de Esperanto okazos en tiu ĉi alloga loko inter la 27a kaj la 29a de majo 2022. La kongresejo estos la Hotelo City, 18-20 Bridge Street, KY12 8DA, apud la urbocentro. 

Ni ekskursos al St Andrews por lunĉo kaj posta vizito, laŭ deziro, al la “Sekreta Bunkro de Skotlando”. Tiuj, kiuj ne volas viziti la bunkron rajtas resti por umi en St Andrews. La aŭtobuso revenos al la urbo post la bunkro por renkonti la umintojn antaŭ ol reveturi al Dunfermline. La prezo citita en la aliĝilo estas nur por transporto. Eniroprezo por la Bunkro estos £12.95 (£11.95 rabate). Oni mem pagos lunĉon en St Andrews.

Postkongresa ekskurso okazos lundon 30an de majo al South Queensferry por boata ekskurso al la insulo Inchcolm. Postkongresaj kostoj estos aldonaj. 

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉