Ludoviko estas simpla semajnfina Esperanto-renkontiĝo por ludemuloj kaj/aŭ kreemuloj, kiu okazos nun la kvinan fojon (post pli ol dujara pro-pandemia paŭzo) en la kvartalo List en la urbo Hanovro en Germanio.
Ne estas fiksa programo, sed dependas de vi.
Ĝis nun planitaj aktivaĵoj:
- tabulludoj, kartludoj, ktp. - aŭ kunportu viajn proprajn ludojn
- ornamado de t-ĉemizoj aŭ aliaj vestaĵoj
- promenado aŭ sportumado en proksima urba arbarego
- via individua kreemo!
Loko: loĝejo de Carolin kaj Robert en Hanovro/Hannover, Germanujo (adreso post aliĝo)