GEJ-Semajnfino en Esperanto-Stacio Halbe
Bunta programo el trejnadoj, ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo kaj vespera distrumado

Internacia

Aliĝi vi jam tuj povas ĉi tie: 👉 tinyurl.com/gejsemfin

De la 22-a ĝis la 24-a de aprilo, ni de Germana Esperanto-Junularo organizos semajnfinan renkontiĝon en la unika Esperanto-Stacio Halbe ĉe Berlino. Nia ĉefa celgrupo estas junaj Esperanto-aktivuloj.

En Halbe vin atendos bunta programo el trejnadoj, ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo kaj vespera distrumado 🧑‍🎓🏞✨
La ejo facile atingeblas de Berlino per regiona trajno kaj troviĝas tuj apud la reloj de la stacio "Halbe" 🚉
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉