Nia klubo grupigas pragajn uzantojn de la Internacia Lingvo Esperanto. La Klubo estas loka organizaĵo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
La klubo estis fondita la 9-an de novembro 1902 kaj ties unua prezidanto estis elektita librovendisto kaj eldonisto Eduard Weinfurter. Kunfondinto de la klubo kaj ankaŭ membro de la unua komitato de la klubo estis ankaŭ la ĉeĥa poeto S. K. Neumann. Membroj de la klubo estis ankaŭ la filozofo Stanislav Kamarýt, la poetoj Jiří Karen, Čestmír Vidman kaj Eliška Urbanová, la skulptisto kaj medalisto Jiří Harcuba, la desegnisto kaj karikaturisto Pavel Rak, la aktoro Ota Sklenčka, la aktorino Eva Seemannová, la muzikkomponisto Štěpán Rak, la direktoro de Nacia Muzeo en Prago d-ro Vlastislav Zázvorka kaj aliaj.
En Prago okazis du Universalaj Kongresoj de Esperanto, kaj nome en la jaro 1921 la 13-a UK kaj en la jaro 1996 jam la 81-a UK de Esperanto. Krome en Prago okazis ankaŭ diversaj aliaj Esperanto-kongresoj.
Kunvenoj
Regulaj kunvenoj de la klubo okazas ĉiun duan ĵaŭdon (escepte de la somera libertempo) de la 17-a ĝis la 19-a horo en la kunvenejo en Prago, strato Revoluční n-ro 5 (proksime de la Placo de la Respubliko).
Kluba revuo
La Klubo eldonas ĉiujare tri numerojn de sia revuo
Bulteno.
Estraro
Tomáš Břicháček - prezidanto
Jiří Mišurec - vicprezidanto kaj kasisto
Vlasta Pištíková
Petr Javorik