II. Es-Fest en Szeged
Semajnfina renkontiĝo en la urbo Szeged (sudo de Hungario)

InternaciaLoka

Post 10 jaroj denove okazas Es-Fest: Esperanta Festo en Szeged!

Pasigu agrablan aŭtunan semajnfinon meze de novembro en la urbo de la suno!

Programo:

Vendredo:
17:00 Okupado de gastejo
19:00 Vespermanĝo
Poste: Komuna vizitado de la drinkejo Zápor, libera babilado

Sabato:
8-9:00: Matenmanĝo
9-10:00: Babilrondo pri denaskuleco 
10-11:00 Babilrondo/Prelego
11:30: Tagmanĝo
13:00 Vizitado de la Esperanta kolekto de la biblioteko Somogyi
15:00 Urborigardado
17:00 Vingustumado
20:00 Vespermanĝo
Poste:
Tabloludoj

Dimanĉo:
8:00 Matenmanĝo
9:00 Komuna promenado al Acapella sukeraĵejo + libera programo
11:30 Tagmanĝo
Foriro

Pliaj programproponoj bonvenas.

La loĝado okazos en Pálma Panzió. La urbocentro atingeblas per tramo ene de 10 minutoj kaj perpiede ene de 15 minutoj. Adreso de la gastejo estas: 6722 Szeged, Árvíz u. 3. 
Programoj kaj manĝado okazos en la urbocentro. 

La programo estas malferma por ĉiuj. La lingvo de la renkontiĝo estas Esperanto. (Do, ne, ne la hungara 😉)

Aliĝilo kaj kotizkalkulilo troviĝas ĉi tie: https://forms.gle/4fcnkM5bSfH7PVmh6

La renkontiĝo ankaŭ troviĝas en Facebook: https://www.facebook.com/events/3291020537843207
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

forms.gle/4fcnkM5bSfH7PVmh6
pataki.zsofa(ĉe)gmail.com
Árvíz u. 3.

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureStela BM