Belga Esperanto-Federacio
Belga Esperanto-Federacio (BEF) estas la Landa Asocio de Universala Esperanto Asocio (UEA) en Belgio, fondita en 1962. Antaŭe Belgio havis du Landajn Asociojn, nome Belga Ligo Esperantista kaj Flandra Ligo Esperantista.

Belga Esperanto-Federacio (BEF) estas ĉefe surpapera organizaĵo, ĉar UEA ne rekonas la tri naciajn Esperanto-organizaĵojn: Flandra Esperanto-Ligo, Asocio por Esperanto (Valonio) kaj Esperantista Brusela Grupo. La asocio sen profita celo BEF ĉesis ekzisti la 17-an de decembro 2005 kaj transdonis grandan parton de sia havaĵo al la tri supre nomitaj naciaj organizaĵoj.

Pli da informoj pri la historio de la belga Esperanto-movado? Vidu tiun artikolon ĉe Vikipedio.

Ekde 2005 BEF estas de-fakta asocio (asocio sen jura personeco). En ĝi membras Flandra Esperanto-Ligo, Asocio por Esperanto, Esperantista Brusela Grupo, Belga Esperanto Fervojista Asocio, kaj la Verdaj Skoltoj (ekde la 14a de marto 2015).

Kion faras BEF?

BEF rolas kiel kupolo de ĉiuj aktivuloj de la Esperanto-movado en Belgio.

Celoj:
  • instigo al kunlabora agado
  • reprezentado ĉe UEA kaj aliaj Esperanto-instancoj
  • kunordigo de la agadoj kaj eventoj
  • helpo kaj subteno al belgaj projektoj kaj aktivuloj

Eventoj:
  • Ĝenerala Asembleo kaj BEF-tagoj (en marto)
  • Beneluksa Kongreso (en septembro)
  • Tutbelga Zamenhof-Festo (en decembro)

www.esperanto.be/bef/
BE

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureKristin Tytgat


Kunadministranto(j)