12:30 ĝis 12:55 bonvenigo kun aperitivo 🍸🍹, ofertita de La Konko
12:55 ĝis 13:05 komuna foto
13:05 ĝis 14:30 ĉefplado🍲🍴
Komuna manĝo (bufedo) - menuo: vidu la alkroĉitan PDF-dosieron ĉi-sube.
EO La kotizo de 27 eŭroj ne inkluzivas la trinkaĵojn. La bufedo okazos je la 13h. Verpermanĝon ĝi do NE inkluzivas. NL De deelnameprijs van 27 euro is exclusief de dranken. Het buffet vindt plaats om 13u. Het avondmaal is dus NIET inclusief. FR La cotisation n'inclut pas les boissons. Le buffet sera servi à 13h. Le repas du soir n'est donc PAS inclus.
14:30 ĝis 15:00 koncerto 🎤de Abel Massiala 🎶🎸el Angolo
15:00 ĝis 15:30 kelkaj anoncoj 🗣 kaj mallongaj prezentoj
Piet/Yves: arĥiva paĝo pri la Beneluksa Kongreso kun komuna fotaro 📸 kaj filmetoj 🎬
Flory: multlingva akcelilo
15:30 ĝis 15:45 komuna kantado 🎼 de la eŭropa himno en Esperanto 💚
15:46 ĝis 17:00 deserto 🍰🍧 kaj kafo ☕️, sekvata de libera babilado.
17:00 (aŭ iom poste) komuna promenado 🚶♀️🚶♂️al la Lijnbaanstraat tra Leopoldpark (kun kristnaska bazaro) 🎄🎁 al la Koninklijke gaanderijen. Ni iras tien por spekti jenan foton de Flory kaj Walter:
Ni cetere planas senkrokodilan tablon 🐊 por komencantoj! (kun akompano de fluparolantoj).
NL: ook beginners zijn zeer welkom op het Zamenhoffeest in Oostende. We voorzien een aparte tafel voor zij die de taal iets minder goed machtig zijn; en waar men dan wat minder snel Esperanto zal spreken enzo.
FR: les débutants seront également bienvenus lors de cette "Zamfesto" à Ostende. Nous prévoyons une table spécifique pour ceux et celles qui ne maîtrisent pas (encore) la langue. On y parlera plus lentement et de façon compréhensible.
Organiza teamo
Flory Witdoeckt kaj Anne Brabant de la loka grupo la Konko
Nicky Janssen de la Flandra Esperanto-Ligo
Yves Nevelsteen kaj Kiki Tytgat de la Belga Esperanto-Federacio
Estu bonvena en Ostendo! En la monato decembro ĉiu luma dekoracio estas ŝaltita en la centro de Ostendo! Kaj estas tiom multe por viziti, aŭ eble nur por promeni. De la komerca centro "de Kapellestraat", poste laŭ la "Vlaanderenstraat" rekte al la "Albert 1-promenade" (la digo). Ĉi tiu troviĝas tre proksime de "De Boeie".