44-a Ĉebalta Esperantista Printempo
Internacia ĉemara ripoza feriado de esperantistoj en ĉarma ripozloko inter marbordo kaj lago

Internacia

Estimataj Gekolegoj, karaj Amikoj. Rapide pasas jaroj kaj jen jam 44 fojon ni renkontiĝos dum Ĉebalta Esperantista Printempo en Mielno (kvartalo Unieście). Jes, jam 44 fojon. Multaj el Vi havis jam okazon veni junie Mielnon. Multaj eĉ multfoje. Tiujn, kiuj volas veni la unuan fojon kaj tiujn, kiuj volas rememori sian restadon ĉe Balta Maro ni invitas vin en la tagoj de 10-a ĝis 22-a de junio 2022 (la duan fojon por plenaj 12 tagoj) al komuna travivaĵo de etoso de konata en Pollando ripozloko. Invitu ankaŭ viajn familianojn, konatulojn kaj amikojn por kune travivi neforgeseblajn momentojn kun esperantistoj kaj inter esperantistoj. Ni atendas vian partoprenon kaj vian kontribuon al la programo de tradicia esperantista printempo. 

L O Ĝ L O K O: RIPOZLOKO EN GASTEJO „U Jędrusia” ADRESO: 76-032 MIELNO, str. Broniewskiego 1. (facile atingebla per busetoj el Koszalin). Tiu ĉi ripozejo troviĝas en kvartalo Unieŝcie 150 m de preĝejo en Unieŝcie.
En ĝi estas 2, 3, 4 personaj ĉambroj – ĉiuj kun duŝejo. Ĝi estas ĉirkaŭbarita kaj garantias al aŭtoposedantoj sekuran aŭtoparkadon. Ripozloko situas ĉ. 50 m de JAMNO-lago kaj ĉ. 200 m de la sabloza pitoreska strando.
   Nome de organizantoj ĉeforganizanto Stanisław Mandrak. 
 Pola Esperanto-Asocio, Filio en Gliwice,
Stanisław Mandrak, 
stanislaw.mandrak@gmail.com


Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj