Korea Esperanto-Junularo
Korea Esperanto-Junularo (KEJ) estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn koreajn esperantistojn. Ĝi estis fondita en 1958 kiel junulara sekcio de Korea Esperanto-Asocio (KEA) kaj ekde la jaro 1964 estas landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).

Ĝia oficiala organo estas Verda Voĉo, kiu publikiĝas papere sur lastaj 4 paĝoj de La Lanterno Azia, oficiala organo de KEA.

Komuna Seminario ĉiujare alterne okazas kunlabore de Korea Esperanto-Junularo, Japana Esperanto-Junularo kaj Ĉina Junulara Esperanto-Asocio.

KR

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureYves Nevelsteen


Kunadministranto(j)