🖥 La 39-a Komuna Seminario
Seminario inter ĉina, japana, korea kaj vjetnama junularoj

Internacia

Surrete okazos la 39-a Komuna Seminario inter ĉina, japana, korea kaj vjetnama junularoj kun temo “La okuloj ilin ne vidas, sed…! –kronviruso kaj ni–”. Ĉi-jare Japanio gastigos ĝin. 

Ne maltrafu ŝancon partopreni mojosegan internacian renkontiĝon!

Programo (en UTC)


13. nov. 2021


  • 9:00– malfermo kun ludoj
  • 9:20– raportetoj kaj diskuto pri kronvirusa situacio
  • 10:10– paŭzo
  • 10:20– virtuala turismo ĉirkaŭ Tokio (1)
  • 11:00–13:00 gufujo

14. nov. 2021


  • 9:00– malfermo de la dua tago
  • 9:15– laborejo por komencantoj
  • 10:00– paŭzo
  • 10:10– virtuala turismo ĉirkaŭ Tokio (2)
  • 11:00– fermo
  • 11:10–  diskejo

Aliĝu per ĉi tiu retejo. (Senpaga)
Aliĝilo – La 39a Komuna Seminario

La limdato de la aliĝo estas 5. nov. (UTC)

Pri #NajbaraEsperanto Prezentu esperantaĵojn en via regiono kun ektikedo #NajbaraEsperanto sur tvitero.

Sekvu nian tviteran konton @KomunaSeminario.

Ni bonvenigas junulojn kaj komencantojn el la tutamondo!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉