32. Verdaj Amikaj Tagoj
Tradicia renkontiĝo Verdaj Amikaj Tagoj, kies ĉi-jara ĉeftemo estas la vivo kaj laboro de D-ro Bela Buranj (kuracisto, epidemiologo, etnologo, sociologo el Senta).

Loka

Esperanto-societo Senta

INVITILO

Ni elkore invitas Vin al nia 32-a evento de Verdaj Amikaj Tagoj, kiu okazos la 16-an kaj 17-an de decembro 2022.


PROGRAMO DE LA RENKONTIĜO

VENDREDO 16.12.2022.
En la ĉefa poŝtoficejo en Senta oni uzas portempan poŝtmarkon kun la temo de la renkontiĝo (la memorstampilo de d-ro Bela Buranj), laŭpete, inter la 7-a kaj la 19-a horoj.

 
SABATO 17.12.2022. (strato Ĉefa 15 / Glavna 15)
09:00 Malfermo de la kunveno - en la sidejo de la Esperanto-societo, strato Glavna 15
9:30 Raporto pri la vivo kaj laboro de D-ro Bela Buranj - Ilona Kajari hungare, Aranka Laslo en Esperanto
10:30 Oliver Petković kaj lia filino Jelena ludas gitaron kaj fluton
10:45 Mateo Kolić deklamas poemon
11:00 Deklamado de Eržebet Jung Nemet
11:15 Iren Kajari legas anekdoton el la kolekto de D-ro Bela Buranj
11:30 Prezento de la agado de Esperanto-societo „Tibor Sekelj” el Subotica

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

---
laslo.az(ĉe)gmail.com
Strato Glavna 15

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAranka Laslo