Fritz Wollenberg: La plej nova urbogvidilo por Berlino
ĴeLe: « ĴeLe pianumas 4-mane kaj kantas »
Koncerto de Hans Moser
Halinka kantigas
Muziko el la konservujo
Dum la tuta tempo de la aranĝo:
Libroservo
Do, venu amase kaj ĝuu internacian kaj neforgeseblan etoson, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu vian stomakon per porokazaj frandaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj kaj novaj amikoj aŭ havu ideojn por kristnaskaj donacoj!
Se vi deziras aldoni specialaĵojn al la manĝotablo (kukoj, kuketoj … estas ofertitaj), bv. kuraĝi! Por ŝatantoj de aliaj manĝaĵoj la kuireja giĉeto malfermiĝos.
Partoprenkotizo: 5,00 €, aŭ mondonacon laŭ viaj eblecoj (listo kaj „kolektujo“ troviĝas ĉe la enirejo).