🖥 Aŭstralia kaj Nov-Zelanda virtuala kongreso kaj somerkursaro 2022
La plej granda ĉiujara evento de la landaj asocioj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando, unuafoje hibrida

InternaciaKurso

La kongreso/somerkursaro okazos “hibride”:
• Fizike ĉe Esperanto-Domo, Sidnejo (143 Lawson St, Redfern NSW, Aŭstralio), kaj
• Rete, per Zoom

Ĝi komenciĝos vendredon, 7an de januaro (vespere) kaj daŭros – kaj fizike kaj virtuale – ĝis merkredo, 12an de januaro (vespere).
Ĵaŭdon, 13an de januaro okazos ekskurso al Muzeo de Nuntempa Arto kaj Manly (per pramo). (Tiu parto NE havos virtualan komponanton.)

Somerkursaro

Estos du niveloj de formalaj klasoj (kun instruistoj) dum la matenoj:
1. Post-komencanta: Ne por tut-komencantoj, sed por tiuj, kiuj jam lernis almenaŭ bazajn aferojn de Esperanto.
2. Progresanta: Kurso pri eblaj malfacilaĵoj de Esperanta gramatiko.
Por tiuj, kiuj preferas ne partopreni formalan kurson, okazos ĉiutaga sesio, kun “temo de la tago” por diskuti. Nova faciliganto gvidos la diskuton ĉiun tagon.

Tranoktado en Sidnejo

Ĉiu ekster-sidneja kongresano devos organizi sian propran tranoktadon. (Tamen, AEA intencas publikigi liston de rekomendataj lokoj antaŭ Decembro.)

Kotizoj

Membroj de AEA aŭ NZEA: senpaga (tamen bonvole konsideru kontribui per donaco)
Ne-membroj: rekomendita donaco de AUD 75,00 por la tuta kongreso, aŭ po AUD 20,00 tage

Pli da informo, kaj reta mendilo, ĉe:
esperanto.org.au/eo/pri-ni/kongreso

Esperanto-House-front.jpg 45,3 kB
Esperanto-Domo, Sidnejo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉