🖥 10-a ILEI-Forumo pri Specifaĵoj de instruado de Esperanto laŭ diversaj lingvoj, kulturoj kaj regionoj
15:30 - 16:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Kun enkonduka prelego de prof. Ilona Koutny

Internacia

Ĉiuj estas bonvenaj!
Instrui Esperanton internaci-skale implicas adapti ĝian lernadon al specifaj kondiĉoj de la plej diversaj homoj tra la mondo. Tial, en la 6-a de majo ekde la 15:30 UTC, ni okazigos la 10-an ILEI-Forumon, kies temo estos “Specifaĵoj de instruado de Esperanto laŭ diversaj lingvoj, kulturoj kaj regionoj”.

Ne maltrafu la okazon diskuti tiun temon ĉe ni.

Viaj partopreno, spertoj, ideoj kaj proponoj, estos ege bonvenaj!

Por partopreni en la forumo:
https://us02web.zoom.us/j/82905766250
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 829 0576 6250
Pasvorto (Passcode): La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Spektebla vive ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA:
https://www.youtube.com/watch?v=NSrEt1iMLJc

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj