🖥 SK VERo = Slovaka Virtuala Esperanto-Renkontiĝo
18:00 - 19:30 (MET)
Eŭropo/Bratislavo
Elekti horzonon
Libera virtuala babilejo de esperantistoj (ĉefe de Slovakio)

Loka

Estimataj, 
mi elkore invitas vin nome de SKEF al nova evento: 

kio? SK VERo = Virtuala Esperanto-Renkontiĝo
  • Libera virtuala babilejo de esperantistoj (ĉefe de Slovakio)

kiam? Ĉiam lasta merkredo de la monato, je 18:00 horo (la unua: 26.1.2022)
kie? En la virtuala babilejo, rete: https://meet.jit.si/skef 
kiu? Kiu ajn, deziranta babili pri aŭ en Esperanto kun aliaj slovakaj (kaj aliaj) E-istoj
kial? Kial ne? :)
1. Por daŭre resti en kontakto,
2. Por praktiki Esperanton,
3. Por motiviĝi plu lerni,
4. Por renkonti siajn konatojn/amikojn,
5. Por ekkoni novajn homojn,
6. Por ekscii novaĵojn ktp.)
enhavo? Ĉefe libera babilado - la evento estas sen ĉefa temo, ĉar celas ĉefe paroligi la partoprenantojn - do de vi, kiuj venos, dependos la enhavo de la diskutoj. Iu ajn rajtas proponi temon, eki diskuton pri io, demandi aliajn ktp. Esence do temos pri iaspeca "virtuala klaĉrondo" :)Tamen ĝi povas esti utila - ankaŭ pro la fakto, ke en multaj lokoj ja ne funkcias EO-kluboj kaj pluraj E-istoj estas solaj aŭ ne havas ofte eblon praktiki la lingvon vive.  

Ĝis revido merkrede!

Peter Baláž (Petro)
SKEF-prezidanto

PS: Por ekuzi la babilejon, simple alklaku jenan ligilon: https://meet.jit.si/skef   (tie enskribu vian nomon) kaj klaku "enter". En la programo mem sekve eblas en agordoj (settings) ankaŭ ŝanĝi la lingvon (eĉ al Esperanto)
(Por plenvalore uzi la babilejon indas havi retkameraon - en la programo mem vi povas tamen alklaki, ĉu vi volas ŝalti/malŝalti vian kameraon kaj mikrofonon.)

video-conference-g79696749e_1920.png 256 kB




📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj