KER-ekzamenoj
KER-ekzamensesioj
               
Ekzistas du tipoj de la ekzamenoj: SKRIBA kaj PAROLA.
PAROLA ekzameno havas du erojn: aŭskultan komprenon kaj parolan produktadon.
Oni povas ekzameniĝi nur pri la SKRIBA parto aŭ nur pri la PAROLA parto.
KOMPLEKSA ekzameno estas kiam oni trapasas en la sama ekzamensesio ambaŭ partojn.
 
Distanca ekzamenado:
Dum ĉeestaj ekzamenoj (ekz. Tutmonda, UK) povas okazi, ke en la ekzamenparto Parola produktado unu aŭ eventuale ambaŭ ekzamenantoj de la komisiono ekzamenos pere de la programo Zoom. En tiuj aranĝoj pri la teknikaĵoj zorgos la lokaj organizantoj.

Reta ekzameno signifas, ke la kandidato mem devas prizorgi la teknikaĵojn, el sia hejmo rete konektiĝi al la ekzamenloko. Por tio oni bezonas kaj taŭgajn aparatojn, bonan retkonekton kaj bazajn konojn pri la uzo de la komputilo kaj reto. Ĉe la aliĝo al reta ekzameno ni okazigos teknikan testadon kaj nur je ties sukceso ni akceptas la aliĝon al tia ekzameno.

Ĉeesta ekzameno estas kiam oni en grupo ekzameniĝas en ekzamenloko, sub organizado de lokuloj aŭ de UEA kaj solvas la taskojn skribe, surpapere.

KER-ekzamenojn organizas Edukado.net. Jen informoj pri la ekzamensesioj.

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureKatalin Kováts


Kunadministranto(j)