[KEAviva 39] La 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto 2022 | 제10회 아시아-오세아니아 에스페란토 대회
La 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto okazos inter 3-6 Novembro 2022, en havenurbo Busano (Busan) de Koreio kun la temo "Novan Vojon por la Esperanto-Movado post Kronvirusa Krizo". KAOEM de UEA okazigas la kongreson kun LKK el membroj de Korea Esperanto-Asocio. Detaloj pri la kongreso aperos unu post la alia, jutube, reteje kaj revue. Volontuloj partoprenis en la faro de filmeto.
Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.