39-a Pola Esperanto-Kongreso
Kutima landa kongreso kiu okazos ĉi-jare en urbo Łódź en centro de Pollando. PEA kore invitas eksterlandajn gastojn

Internacia

PEA kore invitas al sekva Pola Esperanto-Kongreso. Ni invitas vin al interesa urbo Łódż en kiu okazis jam kelkaj PEK. (132 km de Varsovio-  ĉ. 1.2 horo per trajno). La aranĝo komenciĝos per tuttaga busa ekskurso "Ligna arkitekturo kaj antikvaĵoj de Lodza Vojevodio". Kongresanoj vizitos la urbon. Kongresejo: Granda kaj moderna Kulturdomo ĉe la str. Traugutta 18 (kun lifto kaj ekipaĵo por handikapuloj) 

en centro de la urbo apud fervojstacio Łódź Fabryczna.  Tranoktejo en moderna PTSM-ŝirmejo ĉe la str. Zamenhofa 13. En 1-4 litaj ĉambroj, propra ĝardeno kaj parkejo nur 18 minutoj piede de la kongresejo. Matenmanĝo en tranoktejo kaj tagmanĝo en aŭ apud la kongresejo. Vespere arta programo. Rigardu Unuan Bultenon de 39-a PEK kaj aliĝilon. Rigardu filmojn pri la urbo : https://www.youtube.com/watch?v=djPSbvhMdN4, https://www.youtube.com/watch?v=g47j-Cm1QD4  Reta aliĝilo https://forms.gle/YJ6rZHTWxKeDSFVTA  

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.pl
rk-lodzo(ĉe)wp.pl

Interesiĝintoj

Administranto