Zamenhof-festo en Nová Dubnica (SK)
Ni festu la 135-jariĝon de Esperanto kune!

Internacia

Zamenhof-festo en Nová Dubnica
„Ni festu la 135-jariĝon de Esperanto kune!“

Programo:

Vendredo, 16.12.2022
15:30-16:00 – alvenado

16:00-16:30 – vizito de la EO-arkivo/biblioteko

16:30-17:00 – bonvenigo, eta refreŝiĝo (tosto je Ludoviko)

17:00-17:20 – agado de SKEF kaj EO-kluboj en 2022

17:20-17:40 – novaĵoj pri la E@I-agado 

17:40-18:00 – planoj pri la EO-arkivo kaj EO-agado en 2023

18:00-18:30 – la UK 2022 (Montrealo), UK 2023 (Torino), TEK 2023

18:30-19:00 – kvizo pri Universalaj Kongresoj (eblo gajni EO-premiojn)

19:00-19:30 – koncerto: Georgo Handzlik 

19:30-… - komuna vespermanĝo, babilado 

Sabato, 17.12.2022
9:30 – 17:30 – brigado en la EO-arkivo/biblioteko
(purigo, ordigo, kaj mebligo de la finrekonstruistaj spacoj)

Dimanĉo, 18.12.2022
9:30 – 13:30 – daŭrigo de la brigado en la EO-arkivo/biblioteko
(nur por tiuj, kiuj povos/volos resti ankaŭ por dimanĉo)


Partopreno:  bv. aliĝi al la evento ĉi tie: https://mallonge.net/zamfesto2022   

Por ke nia komuna festo estu bunta (ankaŭ gastronomie), ni proponas, ke ĉiu alveninto kunportu iun bongustaĵon (ĉu „kristnaskecajn“ kuketojn, salajn manĝetojn, ion drinkeblan…). Kiu ne povos ion kunportu, kontribuu finance (5 EUR). 
PS: La partopreno en la vendreda festo ne estas rekte ligita kun la sabata/dimanĉa brigado. Eblas livere veni ankaŭ nur por la vendreda programo. 

Rimarkoj:
Vendreda programo: Trenčianska 764 (E@I-oficejo, 1-a etaĝo, super vendejo „Koruna“)
Sabata/dimanĉa programo: Ľ.Štúra 633/37A (EO-arkivo, tuj apud la drinkejo „U supa")
Parkado estas en la tuta urbo senpaga.
Kiu bezonos veturigon de la trajna stacidomo en Trenčianska Teplá, bv. informi pri la alven-tempo de via trajno.

Zamenhof-festo en Nová Dubnica! .png 1,75 MB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj