Pedagogiaj Tagoj (Torpedo)
Seminario, klerigprogramo kun prelegoj pri lingvoinstruado, metodiko, Esperanto-kulturo, lingva politiko, ktp.

InternaciaLoka

La Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia (TORPEDo) denove okazos en ĉeesta formo en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Niaj ĉi-jaraj gastprelegantoj estas Bertilo Wennergren kaj Martin Ptasinski, kiuj estas ankaŭ je la dispono por gvidi diskutrondojn, helpi spertinterŝanĝon kaj respondi ankaŭ individuajn demandojn. Por la ĉeftemo ni elektis instruadon de gramatiko ĉu per tradiciaj metodoj, ĉu per interretaj, sed kompreneble ni traktos ankaŭ plurajn aliajn temojn: varbadon, prilaboradon kaj uzadon de vortaroj, rolojn de bibliotekoj, lingvopolitikon kaj informadon pri la novaj KER-ekzamenoj de UEA. Bonvenon al ĉiuj interesiĝantoj!
Aliĝo: esperanto-zentrum@web.de. Kotizo: 59€; por gejunuloj, asociaj membroj: 39€.
Bv. aliĝi ankaŭ, se vi povus nur virtuale, senpage partopreni. Ni serĉos eblon por vi sekvi la ĉefajn programerojn per zoom kaj informos vin. 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj