Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto

Internacia

La IIK okazos ĉi-jare meze de la urbo Montrealo, Kebekio, Kanado, samtempe kun la 107a UK. Vizitu la IIK-kongresejon. Por resti informata pri IIK, aliĝu al nur-anonca dissendolisto iik-anonco.

La skipo konsistas el diverslandaj gvidantoj, iuj partoprenis IIK-on jam plurfoje, aliaj venos unuafoje. Ili profesie laboras aŭ laboris en lernejoj, kutimas zorgi pri infanoj kiel animanto en kulturcentro aŭ kiel gepatro en sia hejmo. Ĉiuj gvidantoj lertas zorgi pri infanoj kaj ŝatas ludi kun ili. Vidu la skipon.

La programo celas amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli en Esperanto. Okazos ludoj kaj sporto, banado kaj boatado, manlaboroj kaj kantoj, ekskurso kaj certe E°-kursoj. Vespere ludoj, amuza kvizo kaj interesaj vesperaj agadoj atendos la infanojn kaj adoleskantojn. Ĉiu bone notu siajn ideojn en la aliĝilo! Vidu programon
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bertosch.free.fr/iik2022/
infana.kongreseto(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto