🖥 AMO 94 - Kolektado kaj arkivado de Esperantaĵoj
Enkadre de AMO-Seminarioj aŭtunaj kaj kun partopreno de AMO-Komisionano Marija Belošević - Kroatio.

InternaciaAlia

KOLEKTADO KAJ ARKIVADO DE ESPERANTAĴOJ


Ĉeforganizantoj: Triesta Esperanto-Asocio kun ELF-AREK (Esperanto-Ligo Filatelista - Amika Rondo de Filatelaĵ-Kolektanto).

Informos pri siaj spertoj 9 prelegontoj el Aŭstrio, Belgio, Brazilo, Ĉeĥio, Ĉinio, Italio, Kroatio, Svislando.

Estas antaŭvidata partopreno ĉeesta aŭ virtuala. ANONCU VIN!

Tiuj kiuj deziras sekvi la programon virtuale per ZOOM, bv. sendi retaliĝilon (plena nomo, lando...) plej malfrue la 27-an de oktobro je la 10-a horo UTC al:    https://forms.gle/a11fPHkzjhFQ7jxP8.
La ligilon vi ricevos la 27-an de oktobro vespere.

PROGRAMO AMO-SEMINARIO 94 – 28-29 oktobro 2022

Vendredon la 28-an de oktobro de la 14h00 ĝis la 14h30:
Bonvenigaj kaj enkondukaj vortoj de la organizantoj

Libuše DVOŘÁKOVÁ 
Nomo de la asocio/institucio: Klub přátel esperanta ve Svitavách, Česko - esperante Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy, Ĉeĥio
Prelego: Esperanto-Muzeo en Svitavy
Tago/horo: vendredon la 28-an, de la 14h30 ĝis la 15h15.

ĈIELISMO WANG Tianyi 
Nomo de la asocio/institucio: Prezidanto de IKEF
Prelego: Ĉina stato de Esperantaĵoj
Tago/horo: vendredon la 28-an, de la 15h15 ĝis la 16h00.
 
 - Paŭzo de la 16h00 ĝis la 16h15

Roland ROTSAERT 
Prelego: Esperantokolektoj en Flandrio
Tago/horo: vendredon la 28-an, de la 16h15 ĝis la 17h00.
 
Bernhard TUIDER   
Prelego: Arkivoj kaj arkivaĵoj en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Biblioteko
Tago/horo: vendredon la 28-an, de la 17h00 ĝis la 17h45. 

- Demandoj, komentoj, diskutoj, ĝis la 19h00

immagine.png 1,03 kB

Sabaton la 29-an de oktobro, ekde la 14h00.  
 
Nacia Biblioteko Zagreb - Krešimir kaj Marija Belošević
Nomo de la asocio/institucio: Kroata Esperantista Unuiĝo
Tago/horo: sabaton la 29-an, de la 14h15 ĝis la 15h00
 
Mireille GROSEJAN – Prezidanto de la Svisa Esperanto-Socio
Nomo de la asocio/institucio prezentota: CDELI Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia - Centre de Documentation et d'Etude sur la Langue Internationale.
Prelego: Homoj forpasas, institucioj pluvivu
Tago/horo: sabaton la 29-an, de la 15h15 ĝis la 16h00

James REZENDE PITON (Brazilo) 
Nomo de la asocio/institucio: Esperanto-Ligo filatelista (ELF-AREK); 
Federacao Brasiliera de Filatelia (FEBRAF)
Prelego: Amasigantoj, kolektantoj, ekspoziciantoj kaj diversaj aspektoj de kolektado
Tago/horo: sabaton, la 29-an de oktobro, de la 16h00 ĝis la 16h45 

- Paŭzo de la 16h45 ĝis la 17h00 

 Edvige TANTIN ACKERMANN 
Nomo de la asocio/institucio: Prezidanto de Triesta Esperanto-Asocio
Prelego: Arkivoj de Esperanto-Asocioj
Tago/horo: sabaton la 29-an, de la 17h00 ĝis la 17h30
 
 Elda DOERFLER
Nomo de la asocio/institucio: Prezidanto de ELF-AREK
Prelego: Konservado de diverstemaj E-kolektaĵoj
Tago/horo: sabaton la 29-an, de la 17h30 ĝis la 18h15
 
- Demandoj, komentoj, diskutoj kaj konkludoj, ĝis la 19h00



Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉