Naturista semajnfino en Genezo
12:00 - 16:00
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Ni uzas la oportunecon de la naturista evento por alkroĉigi Esperantan parton.

Internacia

ANP (Association Naturiste Phocéenne – Naturista Foceana Asocio) kaj interreta forumo Vivre Nu (Vivi nude) organizos sian ĉiujaran renkontiĝon en Genezo (http://www.lagenese.com), Francio, dum la longa Ĉieliro semajnfino, de la 26a ĝis la 29a de Majo 2022.

La evento kutime inkluzivas multe da eblecoj por partoprenantoj: interrenkontoj, piediradoj, kajako, naĝo (en rivero kaj naĝejo), nuda eksploro de kavernoj, vizito de kastelo kaj aliaj aktivaĵoj,...

Ni uzas la oportunecon de la naturista evento por alkroĉigi Esperantan parton. Kutime ni organizas INOE-an kunvenon kaj enkondukon / fulmkurson de Esperanto por naturistoj kiuj ne (jam) estas esperantistoj.

Vi povas jam rezervi la daton kaj kontakti nin por partopreni. La detala programo de la evento estos precizigita poste.

Informoj publikiĝos sur nia retejo
Informoj

www.esperanto-naturismo.org/post/...
naturista.vivo(ĉe)gmail.com
La Genèse, Route de la Genèse

Interesiĝantoj

1

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.


Thierry Spanjaard

Administranto