22-a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso (IMEK)
Ĉeftemoj de la kongreso estis „Novaj eblecoj de la diagnozado kaj kuracado de civilizaciaj malsanoj“ kaj „La metodo de d-ro Masayuki Saionji – historio, rezultoj kaj estonteco“

Internacia

Inter la 13-a kaj 17-a de julio 2022 okazis la 22-a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso (IMEK) en hibrida formo. Ĉeftemoj de la kongreso estis „Novaj eblecoj de la diagnozado kaj kuracado de civilizaciaj malsanoj“ kaj „La metodo de d-ro Masayuki Saionji – historio, rezultoj kaj estonteco“. Kadre de tiuj temoj okazis prelegoj kaj prezentadoj en kvar lingvoj – angle, esperante, hungare kaj pole. Partoprenis ĉi-foje 83 medicinistoj el kvar landoj, estis prezentitaj 59 altnivelaj prelegoj. La kongreso okazis dank‘ al proksima kunlaboro de altrangaj reprezentantoj de la universitatoj en Krakovo (Polando) kaj Szeged (Hungario), bazita sur la sperta kaj brila prepara kaj organiza laboro de Prof. d-ro habil. Wlodzimierz Opoka kaj s-ino Katarina Faragó kun sia laborema surloka skipo. Honorigis la kongreson per persona ĉeesto dum la solena malfermo kaj salutvortoj la urbestro de Hódmezővásárhely, D-ro Péter Márki-Zay. Ĉeestis kaj parolis dum la kongreso ankaŭ s-ino Gyöngyi Mézes (Perlo Miela), nova prezidantino de la Hungara Esperanto Asocio. En la regiona Biblioteko Somogyi en Szeged okazis ekspozicio de la 22-a IMEK kaj la ekspozicio “Esperantaj Momentfotoj”. Festparolis tie s-ro János Nagy, vicprezidanto de HEA. Do resume la tuta kongreso estis granda sukceso, kiu fortigis pacan kunlaboron inter medicinistoj el diversaj landoj en bonega etoso. 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉