La 71-a kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia en Hungario – Oldřich Arnošt Fischer
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Loka

La 71-a kongreso de KELI okazis ekde la 16-an ĝis  la 23-an de julio 2022 en hungara vilaĝo Domaszék, kie situas kristana kleriga centro. Temo de la kongreso estis: „kaj Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili“ Agoj de Apostoloj 15, 9. 
En la kongreso partoprenis 23 esperantistoj el Hungario, Pollando, Slovakio, Svisio, Svedio, Francio kaj Ĉeĥa Respubliko. Krome interesaj prelegoj (Mikuláš Lexmann, nekonata esperantisto kaj martiro, Vasilij Jakovleviĉ Jeroŝenko – mia heroo, Dietrich Bonhoeffer, Ni kaj ili, La 7 novaj mortomeritaj pekoj, Albert Schweitzer, Jean Henri Dunant, Iom lingve, Historio de Ukrainio) ni diskutis pri la temo de la kongreso, ĉar ni bone scias, ke homoj ofte faras grandajn diferencojn inter ili mem, malgraŭ ke ni ĉiuj estas infanoj de unu Dio. 
Ni vizitis urbon Szeged kaj subĉielan historian muzeon en Ópusztaszer, konatiĝis kun hungara popola muziko kaj dancoj.
Venonta kongreso de KELI okazos en Pollando (Bjalistoko, 5 – 12 aŭgusto 2023).

Prelegos: Oldřich Arnošt Fischer
Lingvo: Esperanto

Ĉeesta programo, ne estos elsendata rete. Ĝi estas registrota.

P1150695.JPG 334 {0}
La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.

Kiel atingi la klubejon: La klubejo ne estas en la ĉefa parto de starto Hybeŝova, sed en mallonga sakstrato. Bonvolu rigardi en
mapon. La plej proksimaj tramhaltejo estas Václavská (tramlinioj 1 kaj 2 el ĉefa stacidomo)











Registritaj prezentoj

La 71-a kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia en Hungario – Oldřich Arnošt Fischer

La 71-a kongreso de KELI okazis ekde la 16-an ĝis la 23-an de julio 2022 en hungara vilaĝo Domaszék, kie situas kristana kleriga centro. Temo de la kongreso estis: „kaj Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili“ Agoj de Apostoloj 15, 9. En la kongreso partoprenis 23 esperantistoj el Hungario, Pollando, Slovakio, Svisio, Svedio, Francio kaj Ĉeĥa Respubliko. Krome interesaj prelegoj (M

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉