Vikimediaj projektoj kaj Esperanto
Malkovrateliero pri la vikimediaj projektoj kaj Esperanto. Kiel kontribui ? Kiuj estas la sekvendaj reguloj? Labortemo : vizitindaj lokoj ĉirkaŭ Bureso, monumentoj, historio, homoj ligitaj al la regiono, ktp.

InternaciaKurso

Dum unu semajno kaptu la okazon pli bone koni la vikimediajn projektojn : Vikipedio, Vikivojaĝo, Vikivortaro, ktp. Ekkonu la historion de tiu tute aparta tutmonda multlingva kunlabora projektaro kaj kian gravecon havas Esperanto en ĝi, kaj kiel la Vikimediaj projektoj kontribuas al la fortikigo de la Esperanta kulturo. Vi ankaŭ povos trejniĝi por kontribui kaj konstatos kiel facile estas ekkontribui, kaj kiel gravas respekti bazajn regulojn por garantii kiel eble plej grandan fidindecon al tiu kolektiva verko. Ni kune kreos kaj/aŭ plibonigos artikolojn pri lokaj temoj (kiaj Bureso, Civaux, kaj aliaj) ties historio, monumentoj kaj aliaj rimarkindaĵoj helpante sin de dokumentoj kaj enketante surloke. Ĉiu partoprenanto estos instigita plu kontribuadi ekzemple same enketante pri propra hejmregiono aŭ pri kiu ajn temo por kiu ŝi/li havas intereson, ŝaton kaj apartan kompetenton. La semajnon gvidos Patrik' Lagrange, sciencisto kaj Arno Lagrange aktiva vikipediisto de multaj jaroj.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.kvinpetalo.org
informoj(ĉe)kvinpetalo.org
Kvinpetalo

Interesiĝintoj

Administranto