55-a Internacia Esperanto-Feriado
Tradicia esperantista feriado kiu okazas en montaraj kuraclokoj de suda Pollando. La aranĝo unuan fojon kaj poste dum longaj jaroj okazis en Międzygórze.

Internacia

   La tradicia feriado – heredanto de la fama „Ora pola aŭtuno” organizita dum multaj jaroj en Międzygórze. Poste ĝi okazis en diversaj kuracurboj de Malsupra Silezio (Kudowa, Szczawno Zdrój, Duszniki Zdrój).  De kvar jaroj ni invitas esperantistojn al Lądek Zdrój – ĉarma kuracejo apud ĉeha landlimo. Longjaran sperton ni volas daŭrigi ankaŭ dum la ĉijara feriado, kiu okazos en la tagoj 2-10.9.2022. 
Kion ni proponas?
   La tago dividita (per tri manĝoj) je 5 partoj – matena gimnastiko, antaŭtagmezaj lingvaj lecionoj, posttagmezaj komunaj promenoj kaj vespera programo: kantado dancado ktp. ne lasas tro multe da tempo por „resti en la ĉambro kaj kuŝi sur kanapo”, sed vere motivigas al la komuna agado. Tiu aktivado estas kutimo de multaj jaroj kaj ĝenerale ili plaĉas al la partoprenantoj. 
Ni esperas, ke ni povos senprobleme realigi similan programon ĉijare:  lecionoj, multe da kantado kun akompano de instrumentoj (gitaro kaj akordiono), dancado, komunaj promenoj en la belaga kuracurbo, kie oni povas manĝi bongustajn glaciaĵojn kaj trinki bieron. Estas vere bela, verda ĉirkaŭaĵo. 
   Dum tuttaga ekskurso ni proponas viziti Interesan regionon – kutime ni vizitas proksiman najbaran landon – Ĉehio.
   La tempo de feriado estas por nia ankaŭ tempo de promocio de Esperanto. Dum la feriado okazas koncertoj en publika spaco kaj aliaj E-programeroj: komuna kantado en la urba kuracparko, esperantlingva sankta meso kaj vesperaj artaj programoj, kiuj estas malfermaj por ĉiuj volontuloj de la urbeto. Sufiĉe multaj personoj ekinteresiĝis pri tio. La vorto Esperanto bone enskribiĝis en memoron de la homoj, kiuj pasigas tempon en Lądek
Se Vi ankoraŭ ne decidis, kien iri por iom enspiri esperantistan etoson, pripensu eblecon veni al Lądek. Por iom proksimigi etoson de la feriado, jen kelkaj fotoj.
Teresa Pomorska

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

sea-vroc.eu/
pomer(ĉe)wp.pl

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureRobert Kaminski