Temo: Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemelurbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo
Internacia
La Itala Kongreso de Esperanto (itale: Congresso Italiano di Esperanto) estas ĉiujara kongreso de Esperanto, kiun organizas la Itala Esperanto-Federacio. Temo: Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemelurbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo
Dum la kongreso, interalie, atendos vin:
seminarioj gvidataj de kompetentaj spertuloj
prelegoj kaj diskutoj — la prelegontoj aliĝas senpage
kursoj de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj
lingvaj ekzamenoj de IIE
libro-servo kun lastatempaj eldonaĵoj, prezentotaj dum la kongreso
koncertoj kaj teatraĵoj
ekskursoj por konatiĝi kun la mirinda kaj unika ĉirkaŭaĵo