🖥 La 109a Japana Esperanto-Kongreso
Hibride (rete kaj surloke)! Kotizo por partopreno de ekster Japanio: Rete: senpage, ĉeeste: 2,000 enoj, necesas aliĝi ĝis la 10a de septembro!!

Internacia

 Registru ĝis la 10a de septembro!!


  • Dato: la 23a (ven.), 24a (sab.), 25a (dim.) de septembro 2022

  • Kongresejo: Hachioji City College Community Center (Hachioji, Tokio) vidi sur Google-Mapo

  • Organizantoj: Japana Esperanto-Instituto kaj Kongresa Komitato de Hachioji

  • Hibride: rete kaj surloke

  • Kotizo (por partopreno de ekster Japanio): Rete: senpage, ĉeeste: 2,000 enoj.  Registru ĝis la 10a de septembro!!

  • Kongresa temo:  Nova erao de komunikado kaj Esperanto post kronvirusa pandemio



simbolo-512px.jpg 101 kB
La Japana Esperanto-Kongreso okazos kaj rete (per Zoom kaj Discord) kaj surloke en Hachioji (haĉiooĝi), Tokio. Limigo sub la epidemio de la nova kronviruso antaŭenigis la utiligon de retaj rimedoj por regulaj kunvenoj, studsesioj kaj kongresoj japanaj kaj mondaj en nia Esperantujo. Ni volas pripensi la efikon de ŝanĝoj en komunikaj metodoj al vivmanieroj, Esperanto-movado kaj internacia interŝanĝo. La prelego de prof. Federico Gobbo traktos la kongresan temon. La urbo Hachioji en la okcidenta parto de la gubernio Tokio prosperis en produktado de kruda silko kaj teksaĵoj. Prezentiĝos unika pupteatraĵo, tradicia arto de la urbo.

Ĉefaj programeroj

La ĉi-subaj horoj estas en JST (UTC+9, Japanio/Tokio).
  • vendredo, 23a de septembro
    • Akceptejo: ekde 10:00. 
    • Inaŭguro: ekde 13:00.
    • Publika prelego: 
      • “Nova erao de komunikado kaj Esperanto post kronvirusa pandemio” (14:00-15:30) de Federico Gobbo, profesoro ĉe Universitato de Amsterdamo (kun japanlingva interpretado de Kimura Goro Christoph, profesoro ĉe Sophia Universitato)
    • Koncerto de Noda Junko:  Noda Junko kantos japanajn popolkantojn kaj aliajn en Esperanto. (16:15-17:15)
  • sabato, 24a de septembro
    • Prelegoj: 
      • “Naze tagango ka: Fukusū no kotoba e no tanoshimi to Esuperanto” (japanlingve) de Noma Hideki, lingvisto, eksa vizitanta profesoro ĉe Meiji Gakuin Universitato
      • “Takasugi Ichirō to Esuperanto ” (japanlingve) de Ōta Tetsuo, emerita profesoro ĉe J.F. Oberlin Universitato
    • Faka kunsido: “Azia-Oceania Agado” (16:15-17:15)
    • Teatro:  Hachioji Kuruma Ningyō, loka tradicia pupteatro. (18:30-19:30)
  • dimanĉo, 25a de septembro
    • Prelegoj, Fakaj kunsidoj kaj aliaj (detaloj konfirmotaj).
    • Solena fermo: ekde 14:00.
La Kongreso fermiĝos je 15:00. Okazos Postkongresaj Ekskursoj.