Vikimedio EO
Vikimedio EO, mallonge VMEO (antaŭa nomo Esperanto kaj Libera Scio, mallonge ELiSo) estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Kutimaj agadoj:
  • organizado de konkursoj kaj komunaj redaktadoj de vikioj
  • prelegoj
  • trejnadoj
  • pledado por libera scio en Esperantujo
Kontaktoj
Membriĝu ĉe
https://esperanto.wiki/alighilo

Kandidatiĝu por volontulado ĉe
https://esperanto.wiki/volontulu

+421 910 293 139
esperanto.wiki/
info(ĉe)esperanto.wiki
YouTube-kanalo
M.Rázusa 2144/24, Zvolen, SK

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


Javier Ramos Nistal

KuboF Hromoslav


Kunadministranto(j)