🖥 5-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2023-1) de Vikimedio Esperanto
15:00 - 18:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Tiu ĉi kunsido estos aparte grava, ĉar ni elektos novajn Estraron kaj Revizian komisionon!

Internacia

Bonvolu kiom eble plej frue aliĝi per la aliĝilo ligita supre. Tiel ni anticipe scios, ke ni povas kalkuli kun vi ;-)

Se vi havas vizion kien Vikimedio EO direktu kaj pretas aldoni manon al la verko, nun estas aparte taŭga tempo por tio! Lernu kion ni atendas de unuopaj elektataj funciuloj kaj kandidatiĝu ĉe la volontula kandidatiĝilo por elektataj funkciuloj. Aldone, ni serĉas ankaŭ Kasiston (precipe por kreadi buĝetojn, financajn raportojn kaj trakti antŭapagojn kaj repagojn) kaj Ĝeneralan sekertarion (precipe por mastrumi kaj eventuale verki raportojn, protokolojn kaj oficialaĵoj kun aliaj organizoj, ekz. AffCom, UEA, TEJO ks.). Tiuj estas neelektataj altaj funkcioj (do tiuj homoj povas, sed ne nepre devas esti en la Estraro). Por kandidatiĝi venu al la volontula kandidatiĝilo por neelektataj funkciuloj. Ĉiuokaze, se vi pripensas kandidatiĝi, ankaŭ skribu al mi persone ;-)

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Prezidanto

Loko: https://meet.jit.si/VMEO
Detaloj kaj aliĝilo: aliĝilo 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉