🖥 Sano-defio 2026
Vikipedia artikol-verka konkurso pri sano

AliaKonkurso

Sano-defio 2026 estas Vikipedia artikol-verka defio / konkurso, kiu okazas samtempe en la Esperanta Vikipedio kaj ĉiuj aliaj lingvaj versioj de Vikipedio ekde la 17-a de Majo ĝis fino de Junio 2026. Vi estas bonvena, ĉu vi estas sperta viki-kontribuanto aŭ novulo, kiu volas provi ion novan. (se vi estas novulo pri Vikipedio, vi povas rapide lerni bazojn de kontribuado al Vikipedio per la nova, konciza manlibro aŭ (iom malpli rapide) per interreta videa kurso)

Vidu detalojn en la konkursa paĝo.

Ni aparte invitas vin verki artikolojn de la fokusa kategorio "horizonto de sano" - kelkaj diligente elektitaj, aparte gravaj temoj kun alta potencialo signife plibonigi sanon en vasta skalo tutmonde. Por artikoloj de tiu kategorio disponeblas aldona granda premio.

La celo de la defio estas fokusigi atenton de Vikipedianoj al graveco de sano kaj tiel helpi al homaro vivi pli sanige, starigi sociajn sistemojn subtenantajn sanon, kaj subteni disvolvon de novaj generacioj de medikamentoj kaj san-intervenoj, kiuj preventos kaj kuracos malsanojn kaj ebligos multe pli longan, sanan vivon.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

meta.wikimedia.org/wiki/Health_Ch...

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto