Trejnado: La sekva nivelo de membro-administrado
per CiviCRM

Internacia

Aktivaj membroj estas la vivodona sango kiu funkciigas niajn organizojn. Sed pli regule ol escepte, organizoj havas malfacilaĵojn novajn membrojn atingi, pluteni kaj aktivigi. Kaj tio estas tre bedaŭrinda, ĉar ekzistas testitaj metodoj kaj teĥnikoj, kiuj pruveble helpas plialtigi membriĝojn, plilongigi membrecojn kaj plienergiigi engaĝiĝon de membroj.

Pri ĉiu el tiuj elementoj povus esti plursemajna trejnado. Sed tiom multan tempon ni nun ne uzos…

Ĉu ankaŭ vi volas ekscii kiel pli bone kaj aŭtomatigite varbi kaj mastrumi membrojn? Do mi invitas vin al 3-taga senpaga trejando dum JES 2022/2023 en Germanio, kiu fokusiĝas al la praktika uzado de CiviCRM – kontakt-mastrumilo fasonita speciale por neprofitcelaj organizoj.

Por aliĝi al la trejnado plenigu la suban aliĝilon kaj forsendu ĝin klakante al la butono. Mi rekomendas, ke de via organizo partoprenu almenaŭ 2 homoj  (administranto kaj / aŭ engaĝiganto de membroj, kaj estrarano). Vi povas avantaĝe aligi plurajn aktivulojn de via organizo je unu fojo (tiel vi plenigos la informon pri via organizo nur 1-foje).

La trejnado estas senpaga por ĉiuj partoprenantoj de Junulara E-Semajno  (JES) 2022/2023. Por povi partopreni la trenadon unue aliĝu al JES!