Promenado tra naturo kaj Vikipedio
Ĉeesta teknika staĝo ĉe Kvinpetalo kiu instruos pri naturo kaj kontribuoj al Vikipedio (kreado/plibonigo de artikoloj pri tiuj temoj).

Kurso

Ĉiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj.

Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu:

ĝi estas alirebla por ĉiuj, kaj la celo pliampleksigi Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo.

Ne forgesu vian komputilon, promenŝuojn, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon.

Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

Kursgvidanto: Alain Favre

Laiĝiloj

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.kvinpetalo.org/spip.php?rubriq...
informoj(ĉe)kvinpetalo.org
4 rue du Bureau F-86410

Interesiĝintoj

Administranto