🖥 6-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2024-1) de Vikimedio Esperanto
15:00 - 18:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Kun ĝojo mi invitas vin al la 6-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2024-1) de Vikimedio Esperanto!

Internacia

Partopreno estas malferma por publiko, sed voĉdonan rajton havas nur aktualaj Plenrajtaj membroj. Se vi ne certas ĉu vi en la tempo de la Kunsido estos Plenrajta membro, demandu al mi private retpoŝte (aŭ Telegrame).

Mi planas antaŭe provizi plenajn dokumentojn (Raportoj, Planoj) kaj fari neformalan kunsidon kun interesiĝantoj kaj amike priparoli la dokumentojn, pri kiuj ni poste voĉdonos dum la Kunsido de Ĝenerala asembleo. La celo estas, ke dum la Kunsido kun ĉiuj ni havu aferojn bone prilaboritajn kaj pli-maplli nur voĉdonos pri ili. Tiel la formala parto de la Kunsido povos esti malpli longa, kaj eventuale ni povos havi neformalan parton post la fino de la oficiala.

Tion skribite, memoru, ke VMEO estas ankaŭ VI! Do, se vi havas ideon pri taŭga agado por la sekva jaro, ideale se vi volas (aŭ almenaŭ pretas :) gvidi (aŭ kungvidi) ĝin, nun estas bona tempo por pripensi kaj proponi ĝin. Se vi partoprenos en JES en Germanio, tie ni povos volonte priparoli viajn ideojn kaj proponojn (trovu min tie en saŭno :).

Aldone, ni serĉas ankaŭ Kasiston (precipe por kreadi buĝetojn, financajn raportojn kaj trakti antŭapagojn kaj repagojn) kaj Ĝeneralan sekertarion (precipe por mastrumi kaj eventuale verki raportojn, protokolojn kaj oficialaĵoj kun aliaj organizoj, ekz. AffCom, UEA, TEJO ks.). Tiuj estas neelektataj altaj funkcioj (do tiuj homoj povas, sed ne nepre devas esti en la Estraro). Por kandidatiĝi skribu al mi persone ;-)

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO)
Prezidanto 

Loko: https://meet.jit.si/VMEO
Detaloj kaj aliĝilo: aliĝilo 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉