🖥 Retseminario: Aŭtomatigu varbadon de membroj – per CiviCRM
18:00 - 19:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
1-hora senpaga retseminario, kiu fokusiĝas al la intersekco de membro-varba merkatiko kaj reta teĥniko, kiu ĝin ebligas.

Internacia

Aktivaj membroj estas la vivodona sango kiu funkciigas niajn organizojn. Sed pli regule ol escepte, organizoj havas malfacilaĵojn novajn membrojn atingi, pluteni kaj aktivigi. Kaj tio estas tre bedaŭrinda, ĉar ekzistas testitaj metodoj kaj teĥnikoj, kiuj pruveble helpas plialtigi membriĝojn, plilongigi membrecojn kaj plienergiigi engaĝiĝon de membroj.

Pri ĉiu el tiuj elementoj povus esti plursemajna trejnado. Sed tiom multan tempon ni nun ne uzos…

Ĉu ankaŭ vi volas ekscii kiel pli bone kaj aŭtomatigite varbi kaj mastrumi membrojn? Do mi invitas vin al 1-hora senpaga retseminario, kiu fokusiĝas al la intersekco de membro-varba merkatiko kaj reta teĥniko, kiu ĝin ebligas.

Dum la retseminario vi lernos:

  • unu el plej ĉefaj aferoj, kiuj fortimigas viajn eblajn membrojn jam tute komence, kaj kiel eviti ĝin
  • kiel verki atento-kaptajn mesaĝojn por viaj membroj – per 1 eleganta truko
  • kiel etike puŝeti homojn en via membro-varba procezo tiel, ke ili ŝatu tion
  • kiamaniere ĉesi mastrumi membrojn samkiel edukita simio, kaj anstataŭe liberigi vian tempon por vera engaĝado
  • kiel starigi belaspektan membran aliĝilon integritan rekte en vian WordPress-an retejon ene de 3 horoj laŭ 5-paŝa pruvita sistemo
  • kiel aŭtomatigi plurajn rutinajn taskojn de membra administrado por liberigi viajn tempon kaj atenton kaj fari la laboron pli kohere kaj ĝustatempe
  • kiel la libera reta programo CiviCRM asistos vin en ĉio supre menciita

Por aliĝi al la retseminario plenigu la  aliĝilon en la retejo https://esperanto.wiki/
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉