Ĉiujara semajnfina naskiĝfesto de LLZ en Bjalistoko
InternaciaLoka
En la 22-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 9-a ĝis la 11-a de decembro 2022, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj. Antaŭ kaj post la evento okazos internaciaj projektaj renkontiĝoj de Erasmus+.
Akceptejo – la 9-an de dec. ekde 17.00 kaj la 10-an de dec. ekde 11.00 (programoj, mendoj, pagoj) Libroservo – funkcios dum la tuta evento ĉe Esperanto-Libraro en CLZ.
La aranĝo estas senpaga, krom la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos skizon de la programo, ligilon al la aliĝilo kaj rekomendatajn tranokteblojn.
Ne hezitu proponi vian programeron!
Provizora programo
Vendredon, la 18-an de novembro 2022 je 17.00 en CLZ (salono – 2-a etaĝo) okazos malfermo de la ekspozicio Esperanto Vivas. Bjalistokaj rememoroj, kiu restos ĝis Zamenhof-Tagoj.
Vendredo, la 9-a de decembro
17.00, CLZ, supra salono Malfermo de Zamenhof-Tagoj. Resumo de la literatura konkurso „Kio okazis, kio okazos?”, enmanigo de premioj. Prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 12.
18.00 Prezento de la pollingva libro O Zamenhofie i esperancie inaczej. Dla tych, którzy nie mają o tym zielonego pojęcia lub mają tylko zielone de prof. Walter Żelazny.
15.00–16.30, CLZ, supra salono, serio de prelegoj:
15.00: Michal Matúšov: projekto ViPE – Vikipedio por Eŭropo
15.20: Jolanta Chrustowicz: Komparo inter Esperanto kaj la pola
15.40: Maria Rosaria Spanò: Krevoj en la realo: enkonduko pri la perturba arta ĝenro
16.30–17.00, CLZ, supra salono Koncerto de Frey-Lech Trio
17.00, CLZ, supra salono Prezento de verkaro de Lidia Ligęza, Tomasz Chmielik kaj Walter Żelazny. Enmanigo de statuetoj okaze de la 50-jariĝo de Esperanto-agado.
18.00, CLZ, supra salono Koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa
19.00, CLZ, malsupra ĉambro 105 Naskiĝtaga kuko de Ludoviko kun ŝaŭmvino por la jubileuloj
En lundo, la 12-a de decembro en la horoj 18.00–21.00 en la kafejo Fama en Bjalistoko okazos renkontiĝo de Bjalistoka Lingvo-Kafejo, kiu inter aliaj proponas babili ĉe Esperanto-tablo.
Tranoktoj
Ĝenerale la organizantoj ne mendas tranoktojn. Jen malmultekostaj ebloj, kiujn ni rekomendas:
Centro de Ortodoksa Kulturo, str. Świętego Mikołaja 5; tel. +48 85 744 30 10 (1-, 2- kaj 3-litaj ĉambroj; eblas mendi matenmanĝon)
Oni ankaŭ povas senpage tranokti en la Esperanto-klubejo ĉe la str. Piękna 3 kun sia matraco kaj dormosako, se antaŭe anoncite. Se vi bezonos helpon pri la mendo de tranokto, kontaktu nin.
Bjalistoka Esperanto-Societo organizas la renkontiĝon kun subteno kaj kunlaboro de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko. La organizantoj havas la rajton ŝanĝi la programon.