22-a Israela Kongreso de Esperanto
Tri-tagoj kun israelaj kaj eksterlandaj samideanoj, ekskursoj matene, prelegoj posttagmeze, arta programo vespere

Internacia

Du jarojan post la prokrasto de la 20-a Israela Kongreso denove okazos fizika internacia Israela Kongreso. La lastatempa nuligo de la limigoj por turistoj kaj la ŝrumpanta kvina pandemia ondo ebligas la okazigon de la 22-a Isralea Kongreso en Jafo la 7-9.4, kun la originala programo kaj artistoj. Pli ol dek eksterlandanoj jam aliĝis.
Detala programo, la kongresejo kaj kotizo aperas en la kongresa retpaĝo
 https://www.esperanto.org.il/ik.html#programo. Niaj eksterlandaj artistoj, Georgo Hanzlik, Sasa Pilipovic kaj Sergeo "La Terura" abunde kontribuos al la riĉa arta programo.
Kadre de la kongreso okazos AMO-seminario numero 85 pri spacesplorado kaj scienca agado pere de Esperanto. La koncertoj kaj la prelegoj estos ankaŭ partopreneblaj virtuale en la kutima adrso https://huji.zoom.us/j/7508982919. Notu ke estas diferenco de 3 horoj (UTC+3) inter la horoj indikita en la programo laŭ Israela Somera Tempo (IST).
Postkongreso 10-15.4 al Jerusalemo, la Morta Maro, Eilat kaj Petra.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉